El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finiĝis la 2-a Pekina Internacia Konkurso pri Magio

| 2014-09-09
Bookmark and Share


Kunfotiĝo de la partoprenantoj de la ĉi-foja konkurso 

 


Rick Merrill, premiito per ora premio pri proksima prezento  

 

    Vespere de la 7-a de septembro finiĝis la Pekina Internacia Konkurso pri Magio en la sporthalo de la distrikto Changping de Pekino, Ĉinio.

 

    En la ferma ceremonio, unue okazis la premidono de la premio Ora Grandmuro de la Mond-ĉampioneca Konkurso pri Magio. Rick Merrill el Usono, kaj Mikael Szanyiel el Francio, ricevis la orajn premiojn de proksima prezento kaj surscena prezento; Mathew Wright el Britio, Jan Rogemann el Germanio, Ma Yanyan el Ĉinio kaj Sebastian Nicolas el Germanio, akiris la arĝentajn premiojn de la du prezentaj manieroj; Mario Lopez el Hispanio, Johan Stahl el Svedio, Park Seol Ha el la Korea Respubliko, David Sousa el Portugalio, Chen Risheng el Taiwan de Ĉinio, kaj Dion el Nederlando, gajnis la kuprajn premiojn de la menciitaj manieroj.

 

    Sekve la nederlanda magiista grupo The Prince of Illusion, surscena ĉampiono de la konkurso en la jaro 2012, Fu Yandong, ĉina majstra magiisto kaj aliaj ĉi-flankaj majstroj en- kaj eksterlandaj, faris prezentadon kune kun la partoprenantoj de la konkurso al la spektantoj kiuj estis ĝuigitaj per la bankedo de la magia arto kun profesieco, spektindeco kaj kunageco.

 

    Ĉiuj el la 20 partoprenantoj de la konkurso ricevis orajn premiojn de internaciaj magiaj konkursoj, inter ili estas du eksaj ĉampionoj de FISM (Federacio Internacia de Magia Societo, International Federation of Magic Societies). La konkurso de la premio Ora grandmuro estas organizigita de la Ministerio de Kulturo de Ĉinio, la Ĉina Federacio de Literaturo kaj Artaj Rondoj kaj la Pekina Registaro, ĝi estas la plej altklasa kaj altnivela konkurso inter internaciaj magiistoj.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments