El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina eksterafera ministro intervidiĝis kun tiu de Aŭstralio

| 2014-09-09
Bookmark and Share


Wang Yi kaj Bishop en gazetara konferenco  

 

    La 7-an de septembro ĉina eksterafera ministro Wang Yi kun tiu de Aŭstralio Bishop havis la dua-rondan dialogon pri la strategio pri eksteraj aferoj inter la du landoj. Wang Yi esprimis, ke Aŭstralio, kiel granda lando kun internacia influo, estas tre grava kunlabora partnero de Ĉinio. Nun la rilatoj inter la du landoj estas en bonaj statoj. Laŭ enketo farita inter aŭstraliaj popolanoj, 65% de la enketitoj opinias, ke la disvolviĝo de Ĉinio estas bona ŝanco al Aŭstralio. Tio markas, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio havas solidan bazon en socio kaj popolanoj. La du landoj devas plialtigi kunfidon kaj interprofiton por plu disvolviĝo.

 

    Bishop diris, ke fortaj rilatoj inter la dulandoj havas pli kaj pli novan leviĝon, ekzemple, la ŝtatestroj de la du landoj ofte intervidiĝas, kultura komunikado kontinuas kaj ambaŭ flankoj havas tre bonan kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj. La aŭstralia flanko volas plifortigi kaj pligrandigi la strategiajn kunlaborajn rilatojn surbaze de interrespekto kaj duflanka profito.

 

    Plie, la du flankoj alte taksis pri la kunlaborado por serĉi la flugilon MH370, kaj volas strikte kunlabori en la venonta serĉado.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments