El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 81-a Itala Kongreso de Esperanto en Fai della Paganello

| 2014-09-10
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Dieter Rooke kaj Liu Jun el Svislando

 


La aŭtoroj Dieter Rooke (la dua de desktre) el Svislando kaj lia edzino (la tria de dekstre) el Ĉinio kune kun s-ro JoMo (maldekstre), la plej konata kanzonisto en Esperantujo kaj s-ino Laura Brazzabeni, estro de LKK

 


En la inaŭguro de la 81-a Itala Kongreso de Esperanto

 

Slogano por la kongreso en la itala lingvo
 


Diskonigo de la kongreso ĉe strato

 


Kongresanoj en la solena fermo

 

    La 81-a Itala Kongreso de Esperanto okazis de la 23-a ĝis la 30-a de aŭgusto de 2014 en Fai della Paganello, kun la temo Esperanto kaj novaj teknologioj. En la kongreson partoprenis pli ol 200 aliĝintoj. Bedaŭrinde nur unu afrikano akiris la necesan vizon!

 

    La sabata tago kiel kutime okazis la interkona vespero. Por religiuloj pastro celebris la meson en la vilaĝa preĝejo. Preskaŭ ĉie videblis banderoloj kaj afiŝoj en Esperanto. Oni eĉ proponis kurson por la loĝantoj. Antaŭ la salono Zamenhof kie disvolviĝis la solena inaŭguro, estis ekspozicio pri Esperanto -- same en la libroservo kaj vilaĝa biblioteko. La festparoladon pri la temo Perspektivoj por Esperanto, hodiaŭ faris Stefano Mac Gill, vicprezidanto de UEA . Li poste prezentis multajn kursojn kaj seminariojn. Vespere la publiko spektis la teatraĵon R. U. R. Ĝi temis pri la nova teknologio, kiu transformiĝis al terura sonĝo. Ne plu laboradis vivantaj homoj, sed robotoj. Petro Chrdle el Ĉehio klarigis la originon de la teatraĵo, kaj informis pri ties aŭtoroj la fratoj Chapek, kiuj vivis komence de la Dua Mondmilito. Noktomezo la itala junularo ofertis "trinkomanĝan nokton". Kelkaj kongresanoj alportis specialajn manĝaĵojn el sia propra lando. La ĉeestantoj ekfrandis kaj ĉion ĝojinte formanĝis.

 

    Perfektigan Esperantan kurson gvidis Rafael Mateos el Hispanio -- Andaluzio. Li ege sukcesis paroligi komencantojn pri malfacilaj temoj, kiaj vegetarismo aŭ egaleco de inoj kaj iĉoj (La sufikso " iĉ " estas ne oficiala. Ĝi signifas "vir" kaj paralelas kun " in" ). Li eltrovis justan metodon laŭ reguloj gvidi la parolantojn.

 

    La seminarion pri "AMO" = aktivula maturigo" organizis Stefano Mac Gill. En ĝi aktive partoprenis tro multe da kongresanoj, tial li dividis la diskuton en kelkaj grupoj. Certe dependas nia movado de spertaj kaj kleraj aktivuloj kaj la programo de UEA por kunordigi ĉion.

 

    Distran karakteron havis la kantateliero de Manuel Rovere. Li kiel profesia kantisto produktis Kompaktdiskojn kun subtitoloj en nia lingvo Esperanto. La plej multaj melodioj estas konata tra la tuta mondo -- tial preskaŭ ĉiuj povas kunkanti.

 

    Vespere sur scenejo sin prezentis Jak le Puil. Li kantis el sia malnova repertuaro, plej parte elfrancigitaj kanzonoj -- al eŭropanoj tamen konataj. Li ankaŭ kunlaboras kun Vinilkosmo por produkti novajn kasedojn. Sekvan vesperon entuziasmigis la publikon JoMo, Gejunuloj kaj malgejunuloj ekdancis pro liaj dancigaj ritmoj.

 

    La merkreda tago -- la ekskursa -- kiel dum UK-oj. Ni buse vizitis la urbojn Bolzano kaj Merano. Itala Ranieri Clerici kompetente gvidis nin tra la ege varia pejzaĝoj de la Dolomitoj -- fakte parto de la eŭropaj alpoj. Ilin formis la kunpuŝiĝo de la kontinentoj Afriko kaj Eŭropo. Glaĉeroj kaj torentoj formis la valojn, kie nun kreskas vinberoj kaj fruktarboj.

 

    La plej norda regiono de Italio estas dulingva: la germana kaj la itala. Vizitadas la pitoreskajn montojn amaso da turistoj. Dum vintro ĝi estas paradizo por skiistoj. En somero migrantoj trovis en glaciejo homon, kiu vivis antaŭ 5 mil jaroj . Ni vizitis lin en muzeo de Bolzano. Lia korpo estas tre bone konservita, kiel mumio de maŭzoleo. Itala kongresano interpretis la dirojn de la gvidantino por la muzeo. Ŝi detale rakontis, kiel la prahomo mortis, kaj kiel li vivis. Ni palpis specimenojn de lia vestaĵo.

 

    Ni tagmanĝis picon en tipa itala restoracio -- la kelnerino tamen komprenis germanan lingvon. Profesorino Ilona Koutny fake prelegis en seminario pri la kongresa temo. Ŝi jam de multaj jaroj okupiĝas pri lingvistiko en la kampo de komputila tradukado. Ĉiuj interkonsentis, ke ni vivas en nova erao de komunikada teknologio. La progreso de tiu tekniko certe influos niajn vivkondiĉojn. Eble iam ajn en fora estonteco ne plu estos bezonataj tradukistoj.

 

    Dum la internacia vespero la svisa ĥoro kantis du melodiojn: unu estas la finnlanda kaj la alia -- franca. Tion aprezis forte aplaŭdante la publiko kaj gratulis nin profesia kantisto Jak Le Puil. Manuel Rovere montris memfaritan vidbendan filmon Mia kato: La kato ŝatas egajn karesojn de balailo, eĉ de rastilo. Denaskulo Carlo Minnaja tre altnivele parolis pri la E-literaturo, li eĉ parkere citis longan poemon de William Auld. Vendrede estis itala nacia vespero, sed kun e-igo. Sursceniĝis granda infana ĥoro kaj vira ĥoro el la altebenaĵo. Ili aŭdis kantojn de soldatoj el la Unua Mondmilito -- kaj kantojn kun temo el la naturo.

 

    Estis la unua fojo en la historio de FEI (la Federacio Esperanto de Italio), ke virino estis elektita, ŝi estas s-ino Michela Lipari.

 

    Espereble ŝi energie antaŭen puŝos la italan E-movadon. Al la fermo de la kongreso ĉeestis la vilaĝestrino, kiu bondeziris al ĉiuj ĉeestantoj. Ĝis la venonta itala kongreso.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments