Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> Kalejdoskopo

Fettes: "Tro frue diskuti elekton de direktoro"

| 2014-09-10
Bookmark and Share

    En diversaj forumoj jam komenciĝis detalaj diskutoj pri tio, kiu estu la posteulo de Osmo Buller kiel ĝenerala direktoro de UEA post lia proksimiĝanta emeritiĝo. Laŭ la estraro de UEA tamen estas tro frue diri eĉ laŭ kiuj kriterioj oni elektos la novan direktoron. Osmo Buller mem ne interesiĝas pri gvidaj postenoj en UEA post sia emeritiĝo.

 


Mark Fettes kaj Osmo Buller en Bjalistoko

 

    Libera Folio turnis sin al la prezidanto de UEA por ekscii interalie, kiam la estraro intencas komenci la laboron por trovi novan ĝeneralan direktoron, kiel oni faros la elekton, kaj kiajn postulojn oni intencas starigi. Mark Fettes tamen ne volis respondi.

 

    Mark Fettes: – La demandoj estas bonaj, sed antaŭtempaj. La mastruma subteamo jam iom diskutis la venontajn paŝojn, sed ni ne havas pretajn respondojn al ĉio ĉi. Mi povas rediri, kion ni jam diris post la marta estrarkunsido: La administra situacio en la Centra Oficejo estas stabila, sed komenciĝis planado por la emeritiĝo de la Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller, en aprilo 2016. La Estraro provos aranĝi la aferojn tiel, ke la posteulo de Buller estu elektita ĝustatempe por povi kunlabori kun li dum pluraj semajnoj, faciligante la transdonon de plej diversaj informoj kaj konsiloj pri la mastrumado de la Asocio. Tio signifos komenci la serĉadon frue en la jaro 2015. En tio vi rajtas subkompreni, ke ni efektive serĉos posteulon ekster la nuna oficistaro.

 

    Osmo Buller mem tamen pretis respondi al la demandoj de Libera Folio – parte la samaj, kiel tiuj starigitaj al Mark Fettes.

 

    Libera Folio: Precize kiam vi emeritiĝos?

 

    Osmo Buller: – Mia lasta tago antaŭ la emeritiĝo estos la 11-a de aprilo 2016, sed pro neuzitaj feritagoj mi ĉesos labori iam en februaro.

 

    Kion vi planas fari post via emeritiĝo? Ĉu interesus vin iel aktivi en la gvidorganoj de UEA?

 

    – Mi reiros al mia naskiĝloko en Finnlando kaj okupiĝos pri aferoj, kiujn mi neglektis dum mia tempo ĉe UEA, eble komencante per libroj, kiujn mi aĉetis kiel knabo kaj ankoraŭ ne legis. En UEA sufiĉos por mi esti delegito en Taivalkoski.

 

    Supozeble al nova ĝenerala direktoro povus multe utili ia transdono de viaj spertoj, kaze ke kiel direktoro ne estos elektita unu el la nunaj oficistoj? Kiam laŭ vi necesus, ke la nova direktoro tiukaze eklaboru, por ke la laboro de la Centra Oficejo kaj de la asocio ĝenerale ne estu perturbita pro la ŝanĝo de direktoro?

 

    – Nu, la laboro estas tiel kompleksa, ke eĉ jaro da kunlaboro kun la antaŭulo apenaŭ sufiĉus por ensorbi ĉion necesan. Estis alie, kiam mi transprenis la postenon de Simo Milojević, ĉar antaŭe mi longe estis direktoro de la CO. En 2001 oni tamen decidis ne plu havi oficejan direktoron. Tio estis eraro.

 

    Kiujn kriteriojn laŭ vi oni devus starigi ĉe la elekto de nova ĝenerala direktoro?

 

    – Mi lasas tion al la bontrovo de la estraro. Mi diru nur, ke dika haŭto kaj ordinara prudento necesas en tiu ĉi funkcio. Ilin forgesas tiuj, kiuj sen multa konekto kun la realo teoriumas pri ideala direktoro.

 

    Laŭ via persona sperto, kiajn ŝanĝojn en la taskaro de la ĝenerala direktoro, en la tuta organizo de la laboro en la Centra Oficejo kaj en la rilatoj inter la oficistoj kaj la elektitaj gvidorganoj de UEA vi rekomendus?

 

    – Ankaŭ pri tio mi ne emas tro detali, sed mi neniam kaŝis, ke plej volonte mi vidus revenon al la situacio ĝis 2001 kun du direktoroj kaj redaktoro en la CO. Mi estas konvinkita, ke tiel estus plej bone por UEA, sed tio ne kongruas kun la kredoj, kiuj nun regas. Estas iom bizare, ke Giorgio Silfer komprenas pli bone ol multaj membroj de niaj gvidorganoj, kiom gravas al UEA forta Centra Oficejo.

 

    De tempo al tempo leviĝas la demando, ĉu la Centra Oficejo devus situi en alia urbo ol Roterdamo. Kiajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn donus ŝanĝo de situo?

 

    – Ĉe tiu demando oni emas pensi nur pri salajroj, sed la afero estas pli kompleksa. Pluraj estraroj jam komparis la plusojn kaj minusojn de Roterdamo kaj iu alia loko. Ĉiam la bilanco estis pozitiva por Roterdamo. Ne temas nur pri kostoj. Gravas ankaŭ, ke Nederlando estas socie kaj ekonomie stabila kaj libera lando, facile atingebla kaj kun solida infrastrukturo. Tiuj estas firmaj faktoj, sed kostoj estas kapricaj kaj efemeraj. Ekzemple, antaŭe UEA presigis siajn revuojn kaj librojn en Orienta Eŭropo, sed poste la prezoj de presado kaj afranko tie tiom plialtiĝis, ke ni devis revenigi tiujn laborojn al Nederlando.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments