El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Magneta Kompaso

| 2014-09-10
Bookmark and Share

    Ĉinio estas la lando, kiu plej frue inventis magnetan kompason en la mondo.

 

    Kvankam magneta kompaso estas simpla instrumento en la nuna tempo kun rapide progresintaj sciencoj, ĝi tamen estas tre utila kaj nemalhavebla ilo por navigado, prospektorado kaj esplorado.

 

    Kiel do ĝi estas inventita?

 

    La plej fruaj direktomontriloj

 

    Antaŭ pli ol 2,000 jaroj en la Epoko de Militantaj Regnoj, la ĉina popolo jam eltrovis magneton kaj akumulis sciojn pri ĝi. La eltrovo de magneto pretigis kondiĉojn por inventi magnetan nadlon.

 

    Tiam nia popolo faris specon de direktomontrilo per magneto, kiun oni nomis sudo-montrilo. Diferenca de la hodiaŭa kompaso, ĝi estis farita el natura magneto en formo de kulero kaj metita en bronza telero. Se oni turnas la tenilon de la "kulero", la tenilo ĉiam montras al la sudo, kiam la turniĝo ĉesas. Tio estis la plej frua direktomontrilo en la mondo. En tiu tempo, homoj kunportis tian instrumenton irante al montaro por kolekti jadon, pro timo de orientoperdo. Ĉar tiu instrumento estis neoportuna kaj malfacile farebla, oni daŭre klopodis por ĝin reformi.

 


Kulersimila sudo-montrilo

 

    En la komenca periodo de Norda Song-dinastio (960-1126 p.K.), nia laboranta popolo kreis alian orientilon — sudomontra fiŝo. Tio estis farita el ŝtala lameno en formo de fiŝo, kiu povis flosi sur akvo. Unue oni tenis ĝin kun magneto en hermeta skatolo, por ke ĝi estu magnetizita; poste oni metis ĝin en akvoplenan bovlon kaj tiam ĝi povis montradi la nordon. Tiu instrumento estis pli oportuna ol sudo-montrilo.

 

    Magneta nadlo

 

    La eltrovo de la magnetiza metodo grandpaŝe antaŭenpuŝis la inventon de magneta nadlo. Nelonge post la eltrovo de ŝtala sudomontra fiŝo, oni frotis ŝtalan nadlon kontraŭ magneto kaj tiamaniere turnis ĝin en magnetan nadlon.

 

    En la periodo de Norda Song-dinastio, fama ĉina sciencisto Ŝen Kuo (1031-1095 p.K.) faris eksperimentojn per tia nadlo. Li flosigis magnetan nadlon en bovlo per helpo de alpinglitaj junkaj pecetoj kaj tiam la nadlo montris al la nordo; kaj li pendigis meze vaksitan magnetan nadlon per maldika fadeno en senventa loko, kaj ankaŭ tiam la nadlo montris al la nordo. Post detala observado Ŝen Kuo trovis, ke la direkto montrata de la nadlo ĉiam iom devias orienten. Per tiu eltrovo li faris kontribuon al la scienco.

 

    Magneta nadlo servas al mara navigado

 

    Ĉinio ne nur plej frue inventis magnetan nadlon, sed ankaŭ plej frue ĝin aplikis en mara navigado.

 

    En Kin-dinastio antaŭ 2,000 jaroj, ĉinoj jam faris maran navigadon. Post la dinastioj de Kin kaj Han, ankoraŭ pli multe disvolviĝis la mara trafikado de nia lando. En la periodo de Gin-dinastio (265-420 p.K.) oni jam veturis per ŝipo al Hindio. Tiam unu mara ŝipo povis enteni 200 personojn. Navigante sur maro oni povis sin orienti en serenaj tagoj. Kion fari do en nuboza kaj pluva tago? La invento de magneta nadlo solvis la problemon.

 

    Laŭ historia literaturo, en Norda Song-dinastio kantonaj ŝipoj jam aplikis magnetan nadlon. En sia libro verkita post plenumo de laboro en Koreio, Ĝu Ging de tiu periodo skribis, ke en nuboza tago ili uzis flosantan nadlon por sin orienti sur maro.

 

    En Suda Song-dinastio (1127-1279 p.K.) navigistoj jam komencis uzi kompason kun gravuritaj ideografiaĵoj por indiki la direktojn, dank' al kies helpo oni povis facile orientiĝi dum navigado.

 

    Dum longa praktikado de mara navigado, oni trovis multajn navigajn vojojn, kiuj estis siatempe nomataj "Nadlo-vojoj" pro tio, ke ili estis trovitaj helpe de magneta nadlo.

 

    En la 11-a jarcento, niaj maraj ŝipoj navigis al Sudorienta Azio kaj Arabio, kaj kompaso kaj ĝia farado estis disvastigita tra tiuj lokoj al Eŭropo kaj aliaj partoj de la mondo. La apliko de kompaso en mara navigado akcelis kaj la disvolviĝon de mara trafiko kaj la ekonomian kaj kulturan interŝanĝon inter diversaj landoj.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments