El Popola Ĉinio>Konkurso de Verkado EPĈ-2014>Prozoj>

Ĉu sensignifa?

| 2014-09-10
Bookmark and Share

de SILVANA

 

    Hungara verkisto, Zsigmond Móricz skribis en sia aŭtobiografia verko: "Ĝis mia deka jaraĝo pli multo okazis al mi, ol dum kvindek jaroj de tiam." Ŝajne malgravaj okazintaĵoj povas esti tre gravaj por individuo, kaj restas por ĉiam en memoro.

 

    Dekdujara, mi estis mallerta, timema knabino. La instruhoroj pri sporto estis horoj de turmento por mi, despli ke la plimulto de la geknaboj ĝuis ilin. Foje la instruisto igis nin altosalti. Mi estis la unusola en la klaso, kiu ne kuraĝis salti. Kiam venis mia vico, mi ekkuris, sed antaŭ la baro mi ekhaltis. Ĝi ŝajnis esti netranspasebla obstaklo por mi, kaj mi balbutis honteme: "Mi ne povas, kamarado instruisto." Malgraŭ admono, malgraŭ kuraĝigo, mi sentis nevenkeblan timon kaj samtempe honton antaŭ miaj samklasanoj. Sed ĉefe antaŭ la juna, afabla instruisto, kiu plaĉisal mi kaj al ĉiujknabinojde la klaso. Mi estis turmentita ne nur dum la ekzercado en la lernejo, sed ankaŭ hejme. Kiel ajn afable kuraĝigis min la instruisto, sed mi seniluziigis lin.Mi devas ellerni la altosalton!

 

    En la korto de nia domo mi faris instalaĵon por altosalto: Sur la dorsapogiloj de du seĝoj, mi kuŝigis ŝnuron. Je ambaŭ finoj de la ŝnuro mi ligis ŝtonetojn. Se mia piedo atingos la ŝnuron dum salto, ĝi falos, tiel miaj piedoj ne kroĉiĝos kun ĝi, do mi ne povas fali. Por venki la timon, kiu ne tuj forlasis min, mi komencis salti nurtrans 50 centimetrojn, kaj pograde mi altigis la ŝnuron ĝis 60-70-80 cm. La tutan posttagmezon mi ekzercadis la altosalton, kaj fine mi sukcesis transsalti 90 centimetrojn. Mi estis laca, sed feliĉa. La rezulto estis pli bona ol tio, kion nia instruisto postulis de knabinoj.

 

    Sekvis, post tagoj, alia horo pri sporto. La instruisto denove saltigis nin. Ni ekstaris en vicon, kaj ĉiujdevis altosalti. Kiam sekvis mia vico, ĉiuj atendis, ke mi rekomencos: "Mi ne povas, kamarado instruisto." Sed tiam mi ekkuris, saltis kaj transpasis la baron. La instruisto ne vokis alian lernantinon, li altigis la baron kaj min vokis denove por altosalti. Kaj mi transsaltis ankaŭ tiun alton! Denove li altigis, denove mi transsaltis la baron. La fina rezulto estis 105 cm! Tio estis la limo de miaj kapabloj. Mi atingis la plej bonan rezulton elinterla knabinoj. La amata instruisto estis kontenta pri mi, kaj mi estis certe pli feliĉa, ol la tiama mondĉampionino pri altosalto, JolánBalázs.

 

    Tiu mia fortostreĉo, per kiu mi el la lasta iĝis la unua, restis por ĉiam en mia memoro. Mi komprenis, ke per volo oni povas atingi ion, kion li/ŝi kredis ne atingebla antaŭe. Kaj tiu malkovro multfoje helpis min en la vivo.

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments