El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dengo disvastiĝas en orienta Azio

| 2014-09-10
Bookmark and Share


Moskito, kiu peras dengon al homoj

 


La parko Yoyogi en Tokio, fermita per bariloj

 


Oni disŝprucas kontraŭmoskitan pesticidon en la parko Yoyogi

 

    Dengo, kutime malsano en tropikaj landoj perata de moskitoj, ĉi-jare disvastiĝas ne nur en sudorienta Azio sed ankaŭ en orienta Azio.

 

    En Malajzio estas infektitaj 50 mil personoj kaj mortis pli ol 80. En Filipinoj 30 mil pacientoj, el kiuj pli ol 100 mortis. En Tajlando kaj Singapuro pli ol 10 mil infektitoj. En la ĉina provinco Taiwan estas pli ol 1 000 pacientoj.

 

    En la provinco Guangdong, suda Ĉinio, 1 145 personoj estas infektitaj de la malsano, 31 en serioza situacio sed ĝis nun neniu mortinto. La ĉi-jara nombro de la pacientoj en la provinco jam atingis la averaĝan totalon por la tuta jaro. 90 procentoj aŭ 1 021 da pacientoj loĝas en la provinca ĉefurbo Kantono. Laŭ la provinca departemento pri sano rapide disvastigas la malsanon pro varmego kaj multe da pluvado, kiuj helpas al moskitoj facie plimultiĝi.

 

    Eĉ en la mezvarma klimat-zono

 

    Se Kantono estas en subtropika regiono laŭ la klimato, la sama malsano disvastiĝas ankaŭ en Japanio, kies klimato estas klasifikata kiel modera aŭ mezvarma. La metropola registaro de Tokio, la japana ĉefurbo, fermis parton de kelkaj grandaj parkoj, kie homoj ricevis malsanon pere de moskitoj.

 

    En Japanio oni trovis 86 personojn infektitajn de dengo ne nur en Tokio sed ankaŭ en aliaj regionoj. Ĝis la lasta jaro en la lando ĉiujare estis ĉirkaŭ 200 pacientoj, sed ili ĉiuj vojaĝis eksterlanden kaj tie infektiĝis. La ĉi-jara mikroepidemio estas sensacia, ĉar post intervalo de 69 jaroj homoj estas infektitaj en Japanio.

 

    Dengo kaŭzas altan febron, dolorojn ĉe la kapo, muskoloj aŭ artikoj, kaj erupciojn sur la haŭto. Kvankam ne ofte, ĝi povas fariĝi fatala ekzemple per interna sangado. Ne estas vakcino nek medikamento kontraŭ dengo, kaj oni povas nur kuraci diversajn simptomojn, kiam ili okazas.

 

    En la fino de aŭgusto la Monda Organizaĵo pri Sano estis avertinta, ke dengo povas disvastiĝi ankaŭ en ne-tropikaj landoj. Oni suspektas, ke pri la nuna divastiĝo de tiu ĉi malsano en pli vastaj regionoj kulpas la tergloba varmiĝo.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments