El Popola Ĉinio>头条新闻>

La kompanio Apple lanĉis novajn produktaĵojn

| 2014-09-11
Bookmark and Share


La poŝtelefonoj iPhone 6 kaj iPhone 6 Plus
 
 
La surmetebla ekipaĵo Apple Watch

    Je la 1-a horo antaŭtagmeze de la 10-a de septembro laŭ la pekina tempo, la kompanio Apple okazigis gazetaran konferencon en la Teatrejo Flint (Flint Center) de Usono kaj lanĉis siajn novajn produktaĵojn. Ili estas longe atendataj iPhone 6, iPhone 6 Plus kaj Apple Watch, la unua surmetebla inteligenta ekipaĵo de Apple. Kaj la kompanio anoncis, ke ili oficiale disvastigos en la 17-a de la kuranta monato la sistemon iOS 8, kiu estis publikigita junie en WWDC,.

 

    La poŝtelefono iPhone 6 havas 4.7-colan ekranon, metalan ŝelon kaj originalan desegnon, ĝia talio estas ove desegnita kiel iPhone en sia unua generacio. Ankaŭ iPhone 6, kiel iPhone 5S, havas 3 kolorojn: ora, arĝenta kaj nigra.

 

    La poŝtelefono iPhone 6 Plus havas 5.5-colan ekranon, ĝi estas la plej granda speco de iPhone. Ĝia eksterformo estas tute sama kun iPhone 6, krom la dikeco de iPhone 6 Plus atingis 7.1 milimetrojn, ĝia ekrana distingivo estas 1920×1080 rastrumeroj.

 

    La ekipaĵo Apple Watch ŝajnas kiel tradicia brakhorloĝo, nur sur la rando estas turnebla butono kaj prembutono. Pro la limigita grandeco de la ekrano, Apple Watch devis movi siajn multajn aranĝojn, kiuj antaŭe estis fareblaj sur ekrano, al la turneblan butonon. Per la butonoj oni povas doni ordonojn grandigi, malgrandigi, gliti supren kaj suben. Konsiderante la preferoj de aĉetantoj, la kompanio desegnis du specojn de la ekrano por Apple Watch -- granda kaj malgranda.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments