El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Vizitindaj Lokoj kaj Kulturaj Heredaĵoj>

70-jara jubileo de la Dunhuang-a Esplora Akademio

| 2014-09-11
Bookmark and Share


Disdonado de la honoraj atestiloj al la kunlaboraj institucioj

 

    Vespere de la 9a de septembro antaŭ la marka konstruaĵo de Mogao-grotaro, la Dunhuang-a Esplora Akademio celebris sian 70-jaran jubileon. En la celebrado preskaŭ cent fakuloj kaj erudiciuloj el muzeoj ĉinaj kaj eksterlandaj rememoris la pasintajn 70 jarojn por protekto de grotoj en Dunhuang.

 

    En la jaro 1944 estis fondita la Dunhuang-a Esplora Akademio, origine nomata la Ŝtata Dunhuang-arta Esplora Institucio, kaj tio markis, ke de tiam la grotoj en Dunhuang estas sub la protekto de la ŝtato, kaj finis sian amaran historion de eroziiĝo kaj artefaritaj ŝtelo kaj detruo. Post 70 jaroj la akademio jam fariĝis influa ruino-muzeo kun granda amplekso en- kaj eksterlande. Nun kiel internacia esplorbazo de Dunhuang-ologio kaj protekt-esplora centro de antikvaj murpentraĵoj kaj arkitekturaj ruinoj en Dunhuang, ĝi kunlaboras kun multaj samkampaj institucioj por protektado de kulturaj ruinoj.

 

    La akademio ankaŭ donis honorajn diplomojn al fakuloj jam laborintaj pli ol 30 jarojn en la kampo pri arkeologiaj restaĵoj kaj eksterlandaj kunlaboraj institucioj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+