El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aplikaĵo kontraŭ depresio evoluigota en Pekino

| 2014-09-11
Bookmark and Share


Baldaŭ via poŝtelefono povos helpi vin diagnozi depresion.

 

    La magistrato de Pekino evoluigos poŝtelefonan aplikaĵon, kiu helpu homojn kun depresio. La evoluigo estas parto de la klopodoj de la ubro por levi la konscion de la publiko pri depresio kaj malhelpi sinmortigon.

 

    La aplikaĵo provizos al uzantoj informojn pri diversaj kuracmetodoj, retajn informpetadon kaj helpon por fiksi rendevuon kun kuracisto, psikologiajn intervenojn kaj prognozon.

 

    La aplikaĵo testos vin pri diversaj indicoj pri depresio, tiel helpante prijuĝon, ĉŭ vi suferas je la psika malsano aŭ ne. Tiucele ĝi montros ankaŭ viajn fizikajn signojn per kardiogramo kaj eleketroencefalogramo.

 

    Evoluigota ene de tri jaroj

 

    La aplikaĵon evoluigas la Centro por Psikologiaj Esploroj kaj Intervenoj ĉe la Hospitalo Huilongguan en Pekino. La hospitalo estas unu el la plej grandaj psikiatriaj hospitaloj en Ĉinio. Laŭ la centro la aplikaĵo estos preta ene de tri jaroj.

 

    D-ro Yang Fude, la ĉefdirektoro de la hospitalo, diras, ke "multaj personoj havas aron da miskomprenoj pri depresio. Kiam ili suferas je tiu ĉi psika malsano, ili emas honti pri la fakto aŭ simple ne scias kiel trakti ĝin. La aplikaĵo helpu ilin viziti kuraciston por ricevi taŭgan kuracadon". Li samtempe avertis, ke "la aplikaĵo ne povos anstataŭi kuracadon en hospitalo. Kiam ne estas efiko de la aplikaĵo, vi devas viziti hospitalon".

 

    Laŭ la donitaĵoj de la ĉinaj aŭtoritatoj pri sano, ĉ. 287 mil personoj sinmortigas en Ĉinio ĉiujare, kaj provas sinmortigon du milionoj. Multaj el tiuj personoj suferas je depresio.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments