El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang ĉeestis la inaŭguron de la ĉijara somera Davos-Forumo

| 2014-09-12
Bookmark and Share


Li Keqiang faras parolon

 

En la inaŭguro de la forumo

 

    Posttagmeze de la 10-a de septembro en Tianjin inaŭguriĝis la 8-a Somera Davos-Forumo, al ĝi ĉeestis Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio. Li Keqiang faris specialan parolon en la inaŭguro.

 

    Li Keqiang diris, ke kreiveco estas la senĉesa motoro por la ekonomia kaj socia evoluo, la reprosperiĝo de la monda ekonomio bezonas kreivecon, kaj la ĉefa movforto de la daŭra kaj sana disvolvado lastatempe okazinta sur la ĉina ekonomio same venis de reformado kaj kreiveco. Ekde la komenco de la kuranta jaro, la faliga premo kontraŭ la ĉina ekonomio pli kaj pli fortiĝas. Ni persiste progresas en stabileco, bone sin regas kaj pozitive agas, ni ne okazigas "fortan stimulon" sed plenforte faras reformadon, rearanĝas strukturon kaj bonigas la vivon de la popolo por regi la glatan antaŭeniĝon de la ekonomio. En malrapidigo de la kreskado de la ekonomio, la enlanda dungiteco ne falis sed pliiĝas, kaj la strukturo daŭre optimumiĝas kaj la kreska kvalito altiĝas.

 

    Li emfazis, ke por la futuro, oni devas pluapaŝe rapidigi la transformon de manieroj de la ekonomia disvolviĝo, akceli la strukturan rearanĝon per struktureca reformado kaj bone uzi kreivecon kiel la "oran ŝlosilon", por ke la ĉina ekonomio regu sian kreskadon per mez-alta rapideco kaj iru al la mez-altan nivelon, kaj finfine realiĝu la novigo de la ĉina ekonomio.

 

    Fine li diris, ke Ĉinio estas ĉiam la granda lando kun aperteco, lernemeco kaj amplekseco, oni klopodos por konstrui ĝin kiel la grandan landon kun kreivecon sur la bazo de la ĉina stato.

 

    Pli ol 2 100 personoj el pli ol 90 landoj kaj regionoj venis al la forumo, ili estas reprezentantoj de diversaj rondoj kaj ŝtatestroj, inkluzive de Klaus Schwab, prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, Ibrahim Boubacar Keita, prezidento de Malio, kaj Helle Thorning-Schmidt, ĉefministro de Danlando.

 

    La forumo daŭros je 3 tagoj ĝis la 12-a de septembro.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments