El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aktivadoj en Hongkongo por celebri la 65-an datrevenon de la starigo de la nova Ĉinio

| 2014-09-12
Bookmark and Share


En ekspozicio, unu el la aktivadoj en Hongkongo

 

    La 10-an de septembro en Hongkongo inaŭguriĝis aktivadoj por celebri la 65-an datrevenon de la naskiĝo de la nova Ĉinio. Per ekspozicio, simpozio, eksponado de fotoj kaj artaĵoj, la aktivadoj prezentos la novan figuron de Ĉinio. Ĉeestis la inaŭguron Tung Chee-hwa, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj Leung Chun-ying, ĉefo de la Honkong-a Speciala Administra Regiono, kaj aliaj 500 homoj el 15 landoj.

 

    Leung faris parolon, ke la disvolvo de la socio de Hongkongo kaj ties ekonomio estas ŝuldata al la reformado kaj malfermo de la ĉeftero, kaj nun hongkongaj entreprenoj kaj privataj komercoj estas aktivaj en la tuta lando. Pli multaj industrioj, ekzemple fiŝo, agrikulturo, mineralo kaj servo, partoprenis en la ekonomiaj aktivadoj. Hongkongo kun la ĉeftero havas multajn interŝanĝojn de talentuloj kaj en la financa kampo. Subtenata de la patrina lando, Hongkongo daŭre respondecos kiel la pordo de Ĉinio larĝe malfermata al la mondo.

 

    En la 3-tagaj aktivadoj okazos eksponado de fotoj pri ĉinaj diplomatiaj eventoj en la pasintaj 65 jaroj. Per 500 fotoj, oni povas vidi la kreskon de ĉina popola diplomatio. Okazos ankaŭ ekspozicio kaj simpozio rememore al a naskiĝo de Deng Xiaoping, kaj eksponado de fotoj pri Ĉinio en la okuloj de raportistoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments