El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la ekspozicio de nuna nederlanda arto en Suzhou, Ĉinio

| 2014-09-15
Bookmark and Share


En la ekspona halo

 


Thomas Widdershoven faras parolon en la inaŭguro.

 

    La 13-an de septembro inaŭguriĝis la ekspozicio de nuna nederlanda arto kun la titolo Egoo/ne-egoo, eksponado pri nuna nederlanda arto en la loka muzeo de Suzhou, urbo de la provinco Jiangsu de sudorienta Ĉinio. La ekspozicio montras 18 verkojn de la diplomiĝantoj kaj konataj diplomiĝintoj de la Desegna Akademio Eindhoven. La urbo Suzhou unuafoje gastigis tian ekspozicion pri la plej novaj desegnaĵoj de Nederlando, la ekspozicio estas kune organizita de la Suzhou-a Jinjilaga Art-Muzeo, la menciita akademio kaj aliaj organizoj, ĝi daŭros ĝis la 12-a de decembro.

 

    Al la inaŭguro ĉeestis Thomas Widdershoven, estro de la nederlanda akademio, kaj Feng Boyi, unu el la projektanto de la ekspozicio.

 

    Thomas Widdershoven diris en la inaŭguro, ke la ekspozicio prezentas nederlandan desegnadon jam aperintan kaj nun okazantan kun revoluciecon. Tra la ekspozicio, oni povas vidi ke la desegnantoj kiel determinas sin mem laŭ la akso de egoo kaj ne-egoo.

 

    Feng Boyi diris, ke la ĉi-foja ekspozicio estas ege malsama ol la antaŭaj desegnaj eksponadoj, la eksponaĵoj estas montritaj kiel kreaĵoj de la nuna arto, ankaŭ la desegnaĵoj estas rigardataj kiel speco de artaĵo iom post iom.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments