El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Pekino konkurso de elektraj aŭtoj

| 2014-09-15
Bookmark and Share


En la inaŭguro de la konkurso Formula E

 


Fan Bingbing (meze) ricevas la honoran titolon de ambasadoro de pura energio.

 

    La 13-an de septembro en Pekino okazis konkurso de la elektraj aŭtoj Formula E (FE) de la Internacia Aŭtomobila Asocio (IAA). La konkurso startis de Pekino kaj daŭre okazos en dek urboj en Azio, Sud-Ameriko kaj Eŭropo, kun Londono kiel la fina loko.

 

    Kiel la plej altnivela internacia konkurso de elektraj aŭtoj, FE unuafoje startis ĉijare, kvankam oni jam diskutis pri ĝi dum multaj jaroj. La prezidanto de IAA diris, ke la konkurso estas multe signifoplena, ĉar ĝi reprezentas la plej altnivelan teknologion kaj la fidon de homoj al la futuro. La konkurson ĉeestis la aŭtaj markoj Audi, e dams Renault, Venturi kaj Mahindra.

 

    Fan Bingbing, ĉina fama aktorino, estis honore donita la titolo de ambasadoro de klara energio. Kiel amanto de aŭta konkurso kaj media protektanto, Fan akcelis al la spektantoj de la konkurso, ke pura energio kreas puran mondon kaj elektra aŭto estas bona ekzemplo de pura aŭto. Espere, ke ĉiuj venu al la konkursejo ne per aŭtoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments