El Popola Ĉinio>头条新闻>

Emisiitaj poŝtmarkoj pri Yangzi-rivero

| 2014-09-16
Bookmark and Share


La poŝtmarkoj pri Yangzi-rivero

 

    La 13-an de septembro la Ĉina Poŝta Grupo unuafoje emisiis kompleton da poŝtmarkoj pri Yangzi-rivero.

 

    Yangzi-rivero kaj la Flava Rivero estas konata kiel la "patrinaj riveroj" de la ĉina nacio. Ili fontis el la orienta parto de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo de Ĉinio. Yangzi-rivero totale longas je 6300 kilometroj, ĝi trafluas 11 provincojn, urbojn kaj aŭtonomajn regionojn de la lando.

 

    La enhavo de la poŝtmarkoj estas la pentraĵo Dekmil-li-a Yangzi-rivero de Yuan Yunfu, majstra pentristo de la tradicia ĉina pentrarto, kaj la serio da poŝtmarkoj el 9 pecoj sume kostas 13.2 juanojn. La 9 pecoj da poŝtmarkoj estas ĉene desegnitaj kaj printitaj, ili montras la grandiozecon de la fluanta Yangzi-rivero kaj vidigas al homoj la panoramon de la rivero.

 

    Okaze de la emisio de la poŝtmarkoj, Ĉinio starigis la unuan poŝtoficejon nomitan per la rivero. La poŝtoficejo kun la nomo Wuhan-a Poŝtoficejo pri la Kulturo de Yangzi-rivero estis finkonstruita ĉe Yangzi-rivero en Hankou de Wuhan en suda Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments