El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua trotuaro en Ĉinio speciale por poŝtelefon-maniuloj

| 2014-09-16
Bookmark and Share

 

    Unu el la nuntempaj problemoj ĉie en la mondo estas amaso da homoj, kiuj irante straton manipulas sian poŝtelefonon kaj trafas akcidenton, koliziante kun alia piediranto, biciklo aŭ eĉ aŭtomobilo. Pri tiaj akcidentoj sporade raportas ankaŭ amaskomunikiloj.

 

    Kun la intenco malpliigi tiajn tragediojn, la unua trotuaro en Ĉinio speciale por piedirantoj, kiuj manipulas sian poŝtelefonon, aperis en turisma vidindaĵo de la urbo Chongqing en sudokcidenta Ĉinio. La trotuaro estas 3 metrojn larĝa kaj 50 metrojn longa.

 

    Oni dividas la piedirantojn laŭ du pasejoj: unu por tiuj, kiuj volas manipuli sian poŝtelefonon, alia por tiuj, kiuj tion ne bezonas. Oni aperigis ankaŭ jenajn avertajn vortojn: "Poŝtelefonado dum la marŝado okazu je via propra risko."

 

    Reagoj pozitivaj kaj negativaj

 

   La trotuaro pro sia rareco ĝojigas turistojn, kiuj ne maltrafas okazon ĝin foti. Sed multaj ne obeas la divid-regulon, iuj eĉ parkis sian aŭtomobilon sur la trotuaro. Iuj opinias, ke la trotuaro estas granda progreso, dum aliaj diras, ke ĝi neniel povas esti solvo kaj nur pligravigos la situacion.

 

    Kun impeta disvastiĝo de saĝaj poŝtelefonoj, pli kaj pli multaj junuloj en Ĉinio alkroĉiĝas al sia poŝtelefono kaj zorgigas multajn fakulojn. Oni antaŭvidas, ke la nombro de la uzantoj de tiaj telefonoj en Ĉinio superos 500 milionojn ĉi-jare.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments