El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina sendito vizitis Israelon

| 2014-09-17
Bookmark and Share


Gong Xiaosheng (dekstre), ĉina sendito pri mez-orienta problemo, kaj Tzachi Hanegbi, israela vicministro pri eksteraj aferoj

 

    La 14-an de septembro Gong Xiaosheng, ĉina sendisto pri mez-orienta problemo, respektive intervidiĝis kun Tzipi Livni, israela ministro pri justico, kaj Tzachi Hanegbi, ĝia vicministro pri eksteraj aferoj. Ili interŝanĝis siajn opiniojn pri la nuna mez-orienta situacio.

 

    Post la intervidiĝoj, Gong Xiaosheng akceptis intervjuon de raportistoj. Li diris, ke delonge Ĉinio zorgas pri la mez-orienta problemo, establis specialajn senditojn dum 12 jaroj kaj esperas antaŭenpuŝi la procezon de la mez-orienta paco. Kiel la nova sendito de Ĉinio, li faris la viziton ne nur por starigi bonajn rilatojn kun diversaj flankoj, sed ankaŭ por aŭskulti iliajn opiniojn pri la plej nova disvolviĝo de la situacio en mez-orienta regiono. Li esperas, ke per la kontaktoj kun rilataj flankoj, oni povos iom bonigi la regionan situacion.

 

    Gong diris, ke Ĉinio esprimas sian profundan zorgon pri la severa situacio en la regiono inter Israelo kaj Palestino kaj ege esperas, ke la du flankoj povos tuj realigi ĉiaman paf-ĉesigon. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio volas kune kun la du flankoj kaj aliaj arabaj landoj doni al la regiono Gaza humanisman helpon kaj fari kontribuon por rekonstrui la regionon Gaza.

 

    Gong Xiaosheng enoficiĝis kiel la 4-a ĉina sendito pri mez-orienta problemo ekde la 3-a de septembro. Vespere de la 12-a de septembro li ekveturis al mez-orienta regiono por fari sian unuafojan viziton al ĝi.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments