El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kineja eksperimento: via komento tuj sur la ekrano!

| 2014-09-17
Bookmark and Share


Sur la ekrano aperas diversaj komentoj

 

    Kinejo kutime estas loko trankvila, kie vi povas rigardi filmon kaj enpensiĝi pri ĝia enhavo. Iuj kinejoj en Pekino aŭ Ŝanhajo tamen lastatempe komencis eksperimenton, kiu iras en kontraŭa direkto.

 

    Temas pri "tujkomenta" sistemo: per sia poŝtelefono spektantoj eniras tra vifio en la sistemon, sendas sian komenton, kaj la komento senprokraste projekciiĝas sur la filmekrano aŭ sur apuda ekrano.

 

    Iuj filmdirektoroj estas tre entuziasmaj pri la sistemo, kaj diras, ke ĝi donas egalecon al filmkreantoj kaj spektantoj, kaj ke multaj el la opinioj surekranigitaj estos tre valoraj por la unuaj.

 

    Sistemo ĉefe por junuloj

 

    Tiu ĉi sistemo celas kiel sian celgrupon junajn homojn, 80 procentoj el kiuj estas malpli ol 24 jarojn aĝaj. Homoj de tiu generacio estas jam kutimiĝintaj al simila "tujkomentado", pli frue havebla surrete.

 

    Tia reta sistemo devenis el Japanio, kie ĝi ricevis la nomon danmaku. Tiu ĉi vorto havas militan sencon de "pafbaraĵo", sed poste ekhavis ankaŭ la nunan, metaforan signifon, ĉar amaso da surekranaj komentoj fakte similas al pafbaraĵo.

 

    En Ĉinio oni alprenis la saman vorton kun la ĉinlingva prononco danmu. Sed la ideo uzi la sistemon en kinejo estas ŝajne propra al Ĉinio.

 

    Laŭ surreta enketado pli ol duono da demanditoj diris, ke la tujkomenta sistemo en kinejoj estas ĝena, sed 27 procentoj pozitive taksis ĝin, dirante ke ĝi helpas ilin ĝui filmon.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments