Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> Kalendaro

Junio, 2014

| 2014-09-17
Bookmark and Share

    1-9: 91-a Germana Esperanto-Kongreso en Erfurt, Germanio. Kongresa temo: Renkontiĝo meze en Eŭropo. Lastfoje antaŭ 105 jaroj okazis en la urbo Gotha la lasta Germana Esperanto-Kongreso en bela Turingio. Ĉi-jare ni kongresos en la centro de la ĉefurbo Erfurt. Dum la lastaj jaroj Turingio estis iomete neglektata fare de Esperantujo - tio nepre ŝanĝendas. inf.: Loka Kongresa Komitato, Bernhard Schwaiger. rete: gek2014@esperanto.de

 

    1-12: Ekkonu Rumanion de Karpatoj ĝis la Delto de Danubo kaj la Nigra Maro en Braŝovo, Rumanio. 12-taga tradicia somera aranĝo en Rumanio, dum kiu oni povas malkovri diversajn regionojn de la lando, de la ĉefurbo Bukareŝto kaj Transilvanio - trapasante Karpatojn, ĝis la unika Delto de Danubo, Biosfera Rezervejo. inf.: Rodica Todor, Valea Cetatii 22, bl. B24, sc. A, ap. 5, RO-500289 Cetăţii, Braşov, Rumanio. rete: rodica_todor@yahoo.com

 

    6-11: 1-a tutkelta kongreso kaj 109-a skota kongreso en Pitlochry, Skotlando. inf.: Franciosco Maurelli. rete: skotlando@gmail.com

 

    21-28: Internacia renkontiĝo Bronŝtejn jubileas en Kievo, Ukrainio. En la ĉefurbo de Ukrainio, urbo Kievo, omaĝo al jubileo de poeto, bardo, verkisto; al longjara Esperanto-aktivulo; brila preleganto, bone konata en multaj landoj; amita, amata, amota de multaj geesperantistoj Mikaelo Broŝtejn. Kial en Ukrainio? Simple Ukrainio estas lia patrujo, al kiu li de tempo al tempo revenas. inf.: Mikaelo Lineckij, Minske ŝose 10-55, Kiev-201, UA-04201, Ukrainio.

 

    21-28: Esperanto kaj marŝado en Chamonix, Francio. Mens- kaj korpekzercoj: lernado de esperanto kaj marŝado, biciklado en la belega valo de Chamonix. inf.: UAICL, 4 Allee du Coteau, FR-69539 Brignais, Francio. rete: pascale.voldoire@lvman.net

 

    28 junio-4 julio: IES - Internacia Esperanto-Semajno en Erevan, Armenio. inf.: AEU (Armenia Esperantista Unuiĝo), Sari-taĥ st.19a-5, AM-0017, Erevan, Armenio. rete: gajane.ae@mail.ru

 

    28 junio-5 julio: 50-aj Baltaj Esperanto-Tagoj en Jelgava, Latvio. La plej populara Esperanto-aranĝo en Baltiaj landoj. En la programo: diversnivelaj Esperantokursoj, enkonduka kurso en la latvan lingvon, Somera Universitato, Sankta Meso en Esperanto, Interkona, Nacia kaj Internacia Vesperoj, riĉa kultura programo, duontagaj kaj tuttaga ekskursoj, kvizoj, filmoj, kantoj, dancoj. inf.: Margarita Zelve, Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio. rete: margarita.zelve@gmail.com

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments