El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 69-a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN

| 2014-09-18
Bookmark and Share


En la inaŭguro de la 69-a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN

 

    La 16-an de septembro inaŭguriĝis en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko la 69-a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, kies temo estas "Efektivigi kaj plenumi la planon de transformiĝo post 2015".

 

    Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, faris parolon en la inaŭguro, esprimante al la ĉifoja asembleo grandan atendon, ke ĝi povos "influi unu generacion". Li diris, ke la internacia socio esperas progreson de tiu ĉi asembleo en paco, disvolviĝo kaj homaj rilatoj. Dum la asembleo okazos serio da altklasaj kunvenoj pri klimata ŝanĝiĝo, indiĝena popolo, sano de virinoj kaj infanoj kaj batalo kontraŭ Ebola.

 

    La inaŭguron ĉeestis reprezentantoj el 193 membrolandoj de UN kaj Wang Min, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio en UN.

 

    De la 24-a de septembro ĝis la 1-a de oktobro okazos la ĝeneralaj debatoj, dum kiuj ŝtatestroj kaj oficistoj esprimos siajn opiniojn pri urĝaj problemoj en la mondo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments