Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> Kalendaro

Julio, 2014

| 2014-09-18
Bookmark and Share

    4-6: 3-a ERCOR - Esperanto-Renkontiĝo Centro-Okcidenta Regiono de Brazilo en Goiânia, ĉefurbo de la ŝtato Goiás, Brazilo. Jara tritaga aranĝo cele al pridiskuto de la regiona E-Movado. inf.: EAGO - Esperanto-Asocio de Gojaso. rete: jjm@audidata.com.br

 

    6-12: 10-a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio en Rijeka, Kroatio. La 10-a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio estas regula aranĝo de EEU, kiu okazas ĉiun duan jaron kun partoprenantoj el EU. inf.: Eŭropa Esperanto-Unio, LKK. rete: eeu@europo.eu

 

    7-13: Elfride en Lövberget, Dala-Floda, Svedio. Restado en tradicia arbara paŝtejo, dormo sur budaj plankoj, sabate popolmuzika festo. inf.: Martin Strid, Platingatan 11, SE-784 73, Svedio. rete: martin.strid@gmail.com

 

    12-19: Tihvinaj Esperanto-Metiejoj (TEMoj) en Tihvin, Rusio. Metiejoj pri tradukarto, instruado, lingvaj festivaloj k.a., gvidataj de spertuloj. Ekskursoj, koncertoj, diskutoj, sportaj konkuroj. inf.: Mikaelo Bronŝtejn, abonkesto 70, RU-187556 Tihvin, Rusio. rete: mamuto@rambler.ru

 

    12-20: 7-a SES, Somera Esperanto-Studado - La 7-a renkontiĝo de lernantoj de 'lernu.net' (sed ne nur de ili) en Slovakio, planita en urbo Nitra. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, vespere amuzado. rete: petro@ikso.net

 

    12-20: SEFT, Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro en Thomsdorf, Germanio. La lingvo de SEFT estas Esperanto. SEFT ne havas fiksitan programon. Okazas nur tio, kion la partoprenantoj mem aranĝas. Ni helpas unu la alian kaj ferias komune. inf.: René Philipp. rete: tlustulimu@web.de

 

    13-19: 80-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) en varm-banejo Harkány en regiono Baranya, Hungario. La kongresa temo: "Niaj kongresoj - plaĉa diverseco." Jubilee bunta programo kleriga, kultura, distra, turisma kaj profunde ripoziga. inf.: Orbis Pictus de Višnja Brankovič, Via Parini 5, IT-34129 Trieste, Italio, tel.: portebla +385/995011912, rete: orbispictus@iol.it

 

    13-20: Someraj kursoj en Lesjöfors, Svedio. Instruado je niveloj komencantoj ĝis perfektiĝantoj; ankaŭ infanoj. inf.: Esperanto-Gastigejo, Esperanto-Garden, Stiftelsevagen 1, SE-680 96 Lesjofors, Svedio. rete: egarden@esperanto.se

 

    16-20: Internacia Medicina Esperanto-Kongreso, 19-a IMEK en Budapeŝto. inf.: Shinoda Kuracejo, rete: umea@interia.pl, tel: +48-12-6499874

 

    17-19: Kvina Ĉina E-turisma Festivalo en Baotou, Interna Mongolio, Ĉinio. inf.: Baotou Esperanto-Asocio, rete: 173328878@qq.com

 

    18-25: IJK - Internacia Junulara Kongreso en Fortalezo, Brazilo

 

    19-25: Internacia Esperanto-Konferenco (IEK 2014) en Braŝovo, Rumanio. Temo: La maro en literaturo kaj muziko. inf.: Rodica Todor, Valea Cetăţii 22, bl. B24, sc. A, ap. 5, 500289-Braşov, Rumanio, rete: rodica_todor@yahoo.com

 

    19-25: 46-a Konferenco de ILEI en Montevideo, Urugvajo. Temo: Lingva justeco en praktiko: latinamerikaj spertoj kaj tendencoj.rete:
www.ilei.info/konferenco/2014/Montevideo2.pdf
kaj www.ilei.info/konferenco/2014/Montevideo_alighilo.pdf

 

    23 julio-3 aŭgusto: Milan Zvara Piedmarŝo en la Karpata montaro, Ukrainio. Esperanto-piedmarŝo de la vilaĝo Dovhe (kie naskiĝis la fama slovaka esperantisto Milan Zvara en Zakarpata provinco), al la plej alta monto de Ukrainio Hoverla. inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, UA-01133, Kiev-133, Ukrainio. rete: volodomir@ukr.net

 

    23 julio-6 aŭgusto: 12-a SOMERE en Dahlem-Baasem, Germanio. Ĝuu la someron en EsperantoLando. Feriado en la naturo, promenoj, ekskursoj, prelegoj, kursoj, diskutoj, lingvokursoj - kaj agrabla internacia etoso. inf.: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus, DE-10551 Berlin, Germanio. rete: lu.esperantoland@gmx.de

 

    26 julio-2 aŭgusto: 99-a UK, Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero, Argentino.

 

    26 julio-1 aŭgusto: 25-a Internacia Junulara Semajno, IJS en Szigetmonostor-Horány, nur 10 kmojn for de Budapeŝto. Pliaj informoj sur la hejmopaĝo. inf.: Hungara Esperanto-Junularo, rete: steleto@gmail.com

 

    31 julio-5 aŭgusto: 6-a boatado sur la rivero Kupa en Karlovac, Petrinja, Sisak, Kroatio. Tradicia boatado kun motoroj kaj kajako, 5 etapoj, 130 km, ludoj, kursoj: Esperanto, fiŝkaptado kaj stiri boaton + kulturaj programoj. inf.: Esperanto-Societo, Srećko Radulović, ul. Lonjska 74, HR-44000 Sisak, Kroatio, rete: boatado.kask@gmail.com

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments