Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> Kalendaro

Aŭgusto, 2014

| 2014-09-18
Bookmark and Share

    1-10: Renkontiĝo de Amikoj, RA-9 ĉe Altajo. La Novosibirska E-klubo invitas vin pasigi tempon en la sovaĝa montaro Altajo. RA-9 planas distri vin en tradicia maniero: du-nivelaj E-kursoj, sportumado, metiejoj, lernado de E-kantoj, ekskursoj. Loko: la bazejo "Vagabondo" troviĝas apud la vilaĝo Ĉibit, je 610 kilometroj de Barnaul, en pitoreska sovaĝa loko en la montaro (de Novosibirsk la distanco estas 850 km). inf.: Katerina Arbekova, RU-st. Bluhera, 630064 Novosibirsk, 24-28, Rusio. rete: katka8@ngs.ru

 

    2-8: MIRO 2014 - en Križevci, Kroatio. MIRO estas tradicia junulara renkontiĝo kun internacia karaktero, kiu ekde 1994 okazas en Kroatio en la organizado de Kroata Esperanta Junulara Asocio (KEJA). inf.: Esperanto-societo "Estonteco" Križvci, Mali Potočc 32, HR-48260 Križvci, Kroatio. rete: esperanto.estonteco@gmail.com

 

    2-10: 47-a Internacia Esperanto-Feriado en la kuracurbo Szczawno Zdrój, ĉ-jara JES-ejo, Pollando. Heredanto de la fama feriado en "Mięzygóze" kun riĉa turisma programo kaj diversnivelaj lingvaj okupoj. Eblo spekti filmojn de Roman Dobrzyński kaj aŭskulti liajn prelegojn. Belega montareta regiono, multe da verdaĵo donas eblon bone ripozi kaj ĝui esperantan medion. inf.: Silezia Esperanto-Asocio, ul. Kościuszki 35 B, PL-50-011 Wrocław, Pollando. rete: sea@europonto.org aŭ eo.wroclaw@gmail.com

 

    9-16: 87a SAT kongreso en Dinano, Francio. En mezepoka belega urbo en Dinano, en la turisma regiono Bretonio (la okcidenta parto de Francio) okazos la SAT-kongreso en 2014. Ni proponas du tagojn por antaŭkongresi, tutsemajnon por kongresi kaj postkongresi en la internacia semajno de Pluezeko. Samtempe pri infanoj oni zorgos en infanaranĝo en Grezijono. Profitu viziti nian belegan regionon kaj ĝuu gastigadon ĉe la bretonaj esperantistoj. Temo de la kongreso "Civitanoj loke konstruas ontecon". inf.: Armor-Esperanto OKK Dinano, ĉe Odile Lemarchand, La Ricollais, FR-22630 Evran, Francio. rete: satdinan2014@gmail.com

 

    10-17: 24-a KISO en Marburg, Germanio en la Naturamika Kabano. Venu esperantumi somerfine. Ĉion plej bonan al vi - kaj eble ĝis revido dum KISO.

 

    16-23: La 20-a Ekumena Esperanto-Kongreso en Trento - Cadine, Italio. La 20-a Ekumena E-Kongreso samtempe estos la 67-a IKUE-Kongreso kaj la 64-a KELI-Kongreso. Temo de la EEK estos "Ĉu Kristo estas dividita?" (1Kor 1,13). inf.: Giovanni Daminelli, Unione Esperantista Catt olica Italiana, via Lombardia 37, IT-20099 Sesto San Giovanni, Italio. rete: eekongreso@gmail.com

 

    17-25: Somera Esperanto-Studado apud Moskvo. Renkontiĝo de lernantoj de 'lernu.net' - kaj de diversaj retaj kursoj, je nur 20-minuta vojaĝo de la internacia flughaveno Ŝremetjevo. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze prelegoj, ludoj, ekskursoj, vespere koncertoj, amuzo. inf.: MASI, Irina Gonĉarova, rete: mirinda.strigo@gmail.com

 

    23-30: 81-a Itala Kongreso de Esperanto - Suno kaj montoj en Fai della Paganella, Trento. Ĉu vi jam enuis pri tro da suno kaj tro da maro en la italaj Esperanto-kongresoj de la antaŭaj jaroj? Pro tio ni pensis ĉi-jare proponi al vi sunon kaj montojn. Ne temas pri ordinaraj montoj sed pri montegoj, la Dolomitoj, en tute norda Italio. La kongreso okazos en pli tradicia periodo kaj ĝi pritraktos la temon "Esperanto kaj novaj teknologioj". Estos la kutima troigo pri labor-grupoj, prelegoj, kulturaj eventoj, koncertoj kaj similaj, sed vi ĉiam povos, nerimarkite, eliri kaj promeni tra la montoj. inf.: info@esperanto.it

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments