Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> Kalendaro

Oktobro, 2014

| 2014-09-19
Bookmark and Share

    30 septembro-13 oktobro: Busvojaĝo tra Irano - Jen la vizitotaj urboj: Tehran - Borujerd - Esfahan - Yazd - Kerman - Bandar - Abasinsulo Qeshm (per ŝipo). La elspezoj kovras la hotelon, buson, invitleteron, 3 manĝojn kaj enirbiletojn por vidindaj lokoj kaj muzeoj. inf.: Direktoro de la turisma agentejo Iran-Tehran, Masud Godarzi, rete: masud8422@yahoo.com kaj m_tajikistan2004@yahoo.com

 

    2-5: 14-a Kafoklaĉo kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) en Schwerte, Germanio. La Semajnfina aranĝo (ne nur) por ludemuloj; laŭbezone okazos kurso por komencantoj. inf.: Petra Dückershoff, rete: petra.dueckershoff@esperanto.de

 

    2-5: TORPEDo 9 en Herzberg am Harz, Germanio - Tradicia Oktobra Renkonto Pedagogia: klerigado, spertinterŝanĝo, faka konsultiĝo. rete: esperanto-zentrum@web.de

 

    3: Internacia Esperanto-Filmfestivalo en Herzberg am Harz, Germanio - Internacia Esperanto-Filmfestivalo, prezentado de et-filmoj, filmkonkurso en la Kavalira Salono. inf.: Interkultura Centro Herzberg, rete: esperanto-zentrum@web.de

 

    4-11: 22-a internacia Esperanto-Semajno 2014 en Salou (Tarragono-Hispanio). La hotelo situas tuj apud la marbordo de la Mediteranea maro; vi povos ĝui neforgeseblan restadon. inf.: Luis Serrano kaj aliaj, rete: luis_serrano@ya.com

 

    5: 2-a Pakistana Junulara Kongreso - Temo: Esperanto kiel dua lingvo por junuloj. Lahoro, Pakistano. inf.: Junularo Esperantista Pakistana. rete: jepoficejo@gmail.com aŭ Adeel Butt adeelbutt@asia.com

 

    6: Piedmarŝo al Everesto en Katmanduo, Nepalo. Sporta marŝo al baza tendaro de monto Everesto (nepale Sagarmatĥa, tibete Ĉomolungma), la plej alta monto en la tuta mondo. TTT-paĝo: http://vojagxo.info/piedmarso-al-everesto/

 

    9-12: La 3-a Internacia Esperanto-Lernejo, IEL-2014 en kastelo Bartošovice, Ĉeĥio. Studado de Esperanto por komencantoj kaj progresintoj en belega kastelo el la 15-a jarcento. Koncerto, studado, ekskursoj. inf.: Paŭo VS, rete: verdastacio@gmail.com

 

    9-12: 3-a Junulara Somera Komuna Aranĝo en la centr-orienta provinco Camagüey, Kubo. inf.: Ariadna García Gutiérrez, rete: arita_piscis14@yahoo.es

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments