El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio nomumis Chui Sai On la kvarasesia ĉefo de la Makao-a Speciala Administra Regiono

| 2014-09-19
Bookmark and Share


Ĉina ĉefministro Li Keqiang en subskribo de la 655-a ordono de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio

 

    La 17-an de septembro ĉina ĉefministro Li Keqiang prezidis la 3-an plenan sesion de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. La sesio decidis nomumi Chui Sai On la kvarasesia ĉefo de la Maka-a Speciala Administra Regiono kaj li enoficiĝos ekde la 20-a de decembro 2014.

 

    La sesio ekzamenis la raporton de la registaro de la Makao-a Speciala Administra Regiono pri elekto de Chui Sai On kiel la kvarasesia ĉefo de la regiono, aŭskultis la raporton pri la elekta procezo de la ĉefo faritan de Wang Guangya, direktoro de la Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio pri Aferoj de Hongkongo kaj Makao.

 

    Li Keqiang diris, ke la elekto de la kvarasesia ĉefo de la Makao-a Speciala Administra Regiono estas laŭleĝe farita, komplete konformas al la difino de la Baza Leĝo de la Makao-a Speciala Administra Regiono kaj tiu de rilataj leĝoj, enkorpigis la principon de publikeco kaj justeco. La elektiĝo de Chui Sai On kiel la ĉefo spegulis la aprobon kaj subtenon de la makao-a socio al li, konformas al la volo de diversaj rondoj en Makao, utilas al la firmigo de la bonaj socia, politika kaj ekonomia situacioj en Makao, kaj al la konservo de la longtempaj prospero, stabileco kaj disvolviĝo de Makao.

 

    En la sesio Li Keqiang subskribis la 655-an ordonon de la ŝtata konsilantaro pri nomumo de Chui Sai On kiel la kvarasesia ĉefo de la Maka-a Speciala Administra Regiono.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments