El Popola Ĉinio>头条新闻>

Monhelpo por batalo kontraŭ Ebola

| 2014-09-22
Bookmark and Share


Xie Xiaoyan intervjuata

 

    La 19an de septembro en Addis Ababa, Etiopio Xie Xiaoyan, ambasadoro de Ĉinio en Etiopio, en la nomo de la ĉina registaro, donacis du milionojn da usonaj dolaroj al la Afrika Unio kun la celo batali kontraŭ la viruso Ebloa senbride atakanta iujn afrikajn landojn.

 

    Mustapha Sidiki Kaloko, komisaro de la Afrika Unio por Sociaj Aferoj, en la nomo de la Afrika Unio, akceptis la mondonacon. Li diris, ke kiam la afrikaj popoloj plej multe bezonas helpon, la ĉina registaro denove etendas siajn helpajn manojn, kaj ke ili dankas Ĉinion pro ĝia konstanta subteno.

 

    Xie diris, ke kiel bona amiko de la afrikaj popoloj la ĉina registaro senĉese prizorgas Afrikon, volonte liveras helplon laŭ sia eblo al afrikaj landoj por ke ili venku malfacilojn. De post la eksplodado de Ebola la ĉina registaro plurfoje sendis taĉmentojn de kuracistoj al koncernataj landoj.

 

    De aprilo Ebola jam kaŭzis morton de pli ol 2 000 homoj en Gvineo, Liberio, Sieraleono kaj aliaj landoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments