El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Monda Aŭto-libera Tago en Ŝanhajo

| 2014-09-22
Bookmark and Share


Ŝanhajaj popolanoj partoprenantaj en la biciklado

 

    Por bonvenigi la Mondan Aŭto-liberan Tagon okazis en la distrikto Huangpu de Ŝanhajo la 21-an de septembro la dua malmultkarbona aktivado de biciklado kun la temo Ĝuu malmultkarbonan kaj naturan vivon. La aktivado konsistis el 3 partoj, t. e. verda biciklado, konkurso de biciklado inter familioj kaj vivo en malrapida biciklado. Pli ol 200 amatoroj de biciklado ĉeestis la aktivadon verda biciklado. Laŭ informo, multaj aŭtismaj familioj ĉeestis la aktivadon por ĝui la ĝojon de biciklado.

 

    En la 22-a de septembro de 1998, la Monda Aŭto-libera Tago unuafoje aperis en Fancio, kie francaj junuloj vokis: "En la urbo, ne estas mia aŭto!", dezirante, ke la urbo kun multaj aŭtoj havu momenton da paco. Ŝanhajo estas unu el la 153 ĉinaj urboj, kiuj kune subskribis la promesan paperon por subteni tiun aktivadon de la tago. La verda aktivado de biciklado jam okazis dufoje en la distrikto Huangpu de Ŝanhajo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments