El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis la urba festo ĉe Jues-lago

| 2014-09-23
Bookmark and Share

 

    Laŭ la loka tradicio ĉiujare okazas boat-konkurso sur la Jues-lago. La specialeco de tiu konkurso estas, ke ĉiuj boatoj estas memfaritaj kaj ili devas esti nur el papero aŭ kartono. Individuoj aŭ teamoj konkursas: la celo de la remado estas sekvi iun itineron surlagan kaj alveni al la bordo kiel eble plej rapide. La spektaklo allogas multajn vizitantojn, kiuj povas post la konkurso de proksime rigardi la boatojn, ĝui ankaŭ gimnastikan prezentadon, manĝi, trinki, danci... Kunlaborantoj de Interkultura Centro Herzberg kun helpo de Esperantistaj vizitantoj faris bone videblan reklamon per siaj Esperanto-T-ĉemizoj, flagetoj kaj aliaj reklamiloj.

 

    Pli da fotoj troviĝas en la retalbumo de la retejo Esperanta Urbo.

 

(el Esperanta Urbo)

Redaktoroj: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments