El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping intervidiĝis kun la hongkong-a delegacio el industria, komerca kaj aliaj fakaj rondoj

| 2014-09-24
Bookmark and Share


Xi Jinping (dekstre) kaj Tung Chee-hwa en la Popola Halo de Pekino

 

    Posttagmeze de la 22-a de septembro en la Popola Halo de Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la hongkong-a delegacio el industria, komerca kaj aliaj fakaj rondoj gvidata de Tung Chee-hwa.

 

    Xi Jinping aŭskultis paroladojn de kelkaj membroj el la delegacio. Xi diris, ke post kelkaj tagoj venos la 65-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko; dum la pasintaj 65 jaroj, gvidate de la Komunista Partio de Ĉinio, la lando akiris grandajn sukcesojn rekonatajn de la mondo; dum tiu ĉi evolua procezo Hongkongo, kiu marŝadis kune kun la patrujo spite de diversaj malfaciloj, ludis aparte gravan rolon; de post la reveno de Hongkongo al la patrujo, la koncepto "unu lando, du sistemoj" ĉiam pli kaj pli disetendiĝas en praktikado kaj Hongkongo disvolviĝas en prospero kaj stabileco.

 

    Xi Jinping emfazis, ke "unu lando, du sistemoj" estas fundamenta politiko de la ŝtato. Senĉese antaŭenpuŝi la aferon de "unu lando, du sistemoj" estas la komuna deziro de la ĉina popolo inkluzive de la samlandanoj en Hongkongo, konformas al la bazaj interesoj de la ŝtato kaj al la longtempaj interesoj de Hongkongo, konformas ankaŭ al la interesoj de eksterlandaj investantoj.

 

    Xi Jinping sufiĉe aprobis la kontribuon de la hongkong-aj samlandanoj inkluzive de industriistoj, komercistoj kaj fakuloj por disvolviĝo de la ŝtato kaj prospero kaj stabileco de Hongkongo. Li esperas, ke diversaj rondoj de Hongkongo kune penados, sub la subteno de la centra registaro kaj gvido de la ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono kaj ĝia registaro, kune kreos pli belan estontecon de Hongkongo kaj faros pli grandan kontribuon por la moderna konstruado de la lando kaj por la granda releviĝo de la ĉina nacio.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments