El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvarnaskitoj de siberia tigro sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo

| 2014-09-24
Bookmark and Share


Patrino kaj beboj

 

    La 22an de septembro en la Sovaĝbesta Ĝardeno de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo la 6-jara siberia tigro Huahua unuafoje naskis kvarnaskitojn. Antaŭ tio ĝi jam naskis ĝemelojn kaj trinaskitojn.

 

    Siberia tigro estas la plej granda felina karnovorulo ekzistanta tutmonde. Pro malpliboniĝo de la habitato kaj ĉasado dum la lasta jarcento, nun troviĝas tutmonde nur ĉirkaŭ 500 sovaĝaj siberiaj tigroj, kiuj estis registritaj kiel la unuarangaj protektataj bestoj de Ĉinio kaj kiel unu el la dek plej endanĝerigitaj raraj specoj tutmonde. La ĝardeno enkondukis siberiajn tigrojn el zoologia ĝardeno en Ningbo, Zhejiang en sudorienta Ĉinio, kaj komencis artefaritan reproduktadon en la jaro 2011. Nun troviĝas en la ĝardeno 12 siberiaj tigroj, interalie ses plenkreskaj, du neplenaĝaj kaj kvar bebaj.

 

    Respondeculo de la ĝardeno diris, ke oni faros korpekzamenon al la kvar beboj por identigi iliajn seksojn en la mezo de oktobro kiam la beboj fariĝos pli fortaj, kaj la rilatoj inter la patrino kaj infanoj sufiĉe stabilaj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments