El Popola Ĉinio>头条新闻>

Medvedev: "Produktaĵo de Ĉinio" altiras homojn

| 2014-09-24
Bookmark and Share

 

    Laŭ la rusa novaĵ-agentejo ITAR-TASS la rusa ĉefministro Dmitry Medvedev emfazis antaŭ direktoroj de rusaj firmaoj, ke rusaj firmaoj devas preni ĉinajn firmaojn kiel sian modelon.

 

    La 20-an de septembro, en sia prelego okaze de la nun okazanta Internacia Forumo pri Investado en Sochi, la rusa ĉefministro diris, ke antaŭ 10 aŭ 15 jaroj la marko "Produktaĵo de Ĉinio" donis al homoj impreson de malbona kvalito, sed nun tian impreson neniu havas.

 

    Medvedev daŭrigis, ke la ĉina ekonomio fariĝis forta kaj la kvalito de la ĉinaj produktaĵoj pliboniĝis. Nuntempe neniun fortimigas la marko "Produktaĵo de Ĉinio". Inverse ĝi altiras multajn homojn.

 

    Rusaj firmaoj, laŭ la ĉefiministro, prenu ĉinajn firmaojn kiel sian modelon. Tiel, iam en estonteco la marko "Produktaĵo de Rusio" povos esti bonvenigata de la mondo, konkludis Medvedev.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments