El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona armeo komencis aeratakon al la ekstrema organizo en Sirio

| 2014-09-25
Bookmark and Share


Raporto pri la aeratako de Usono kaj ĝiaj partneroj al ekstremistoj de "Islama Ŝtato" en Sirio

 

    Laŭ informo el fremdlanda amaskomunikilo, la 22-an de septembro la usona departemento por defendo diris, ke Usono kaj ĝiaj partneraj landoj komencis aeratakon al la ekstremistoj de "Islama Ŝtato" en Sirio per ĉasaviadiloj, bombaviadiloj kaj krozomisiloj.

 

    John Kirby, proparolanto de la Kvinangulo, diris en iu deklaro, ke la decido pri aeratako estis farita de Lloyd Austin, komandanto de la Centra Komandejo de Usono, en la 22-a de septembro. Li diris, ke la usona armeo publikigos pli multajn detalojn en taŭga tempo.

 

    Usona amaskomunikilo diris, ke 5 arabaj landoj partoprenis en la ĉi-foja aeratako. La usona ĵurnalo Nov-Jorka Tempo raportis, ke la ĉi-foja aeratako koncentre atakis la fortikaĵojn de "Islama Ŝtato" en Ar-Raqqah de Sirio.

 

    Antaŭ la aeratako usona prezidento Barack Obama deklaris, ke por bati "Islaman Ŝtaton", la usona armeo faros aeratakon al ĝia armita organizo en Sirio kaj ĉesigis la rektan kunlaboron kun la siria registaro gvidata de Bashar al-Assad.

 

    La siria registaro diris, ke sen aprobo de la siria registaro ĉiu ajn ekstera interveno al Sirio estas agresa agado.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments