El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina vicĉefministro intervidiĝis kun Ban Ki-moon

| 2014-09-25
Bookmark and Share


Zhang Gaoli intervidiĝas kun Ban Ki-moon

 

    La 22-an de septembro en la ĉefsidejo de UN, ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli, kiu nun ĉeestas la klimatan pinkonferencon de UN, intervidiĝis kun Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN. Ili kune ĉeestis la ceremonion, kie ĉina registaro donis al UN datumon de la tutmonda tero kun distingivo de 30 metroj.

 

    Zhang Gaolin en la nomo de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang donis al Ban Ki-moon bonan deziron, kaj transdonis al li la leteron de Xi Jinping. Li diris, ke Ĉinio alte taksis la klimatan pinkonferencon organizitan de UN, kaj kredeble, la konferenco havos aktivan influon al la internacia kunlaboro pri klimata ŝanĝiĝo. La ĉina registaro kaj ŝtatestroj donas grandan atenton pri la klimata problemo kaj la rolo de UN en tiu ĉi kampo. Ĉinio volas daŭre kunlabori kun UN, liveronte 6 mil usonajn dolarojn por fari subtenon al la rilataj aferoj.

 

    Ban Ki-moon dankis Ĉinion pro ĝia forta subteno. Li diris, ke UN alte laŭdas la klopodon kaj sukceson de Ĉinio en la klimata ŝanĝiĝo kaj esperas de ĝi pli multan kontribuon.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments