El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvarcent milionoj da ĉinoj ne povas komunikiĝi per la norma ĉina lingvo

| 2014-09-26
Bookmark and Share

    "En la tuta Ĉinio 30 procentoj de la loĝantaro, ĉ. kvarcent milionoj da personoj, ne povas paroli Putonghua aŭ la norman ĉinan lingvon", la 24-an de septembro konstatis Li Weihong, vicministro pri edukado kaj direktoro de la Ŝtata Komisiono pri Lingvaj Aferoj. Tion raportis la novaĵ-agentejo Xinghua.

 


Li Weihong, vicministro pri kulturo

 

    Ŝi faris tiun konstaton en kunveno por disvastigi la norman ĉinan lingvon, kiu okazis en la provinco Hebei. La kunvenon okazigis la Ministerio pri Edukado, la Ŝtata Komisiono pri Lingvaj Aferoj kaj la provinca registaro.

 

    Revo de la ĉina nacio realiĝanta

 

    La kunveno markis la Semajnon por disvastigo de putonghua, kiun difinis la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio antaŭ 17 jaroj. Li Weihong rimarkigis, ke dum la pasintaj 17 jaroj la kapablo de ĉinoj taŭge paroli kaj skribi pli kaj pli altiĝis.

 

    Nuntempe 70 procentoj de la tuta loĝantaro de la lando povas paroli la norman ĉinan, kaj 90 procentoj uzas la normigitajn ĉinajn ideogramojn. Iom post iom realiĝas revo de la ĉina nacio skribi la samajn ideogramojn kaj elparoli per la samaj prononcoj.

 


"Parolu la norman ĉinan, skribu la normajn ideogramojn...", alvokas slogano en universitato.

 

    Ŝi tamen samtempe diris, ke inter tiuj 70 procentoj, kiuj povas paroli la norman ĉinan, nur 10 procentoj povas flue paroli ĝian norman variaĵon. La norma ĉina lingvo estas la komuna lingvo de la han-nacio, kiu prenas la prononcojn de Pekino kiel normon, baziĝas sur la nordaj dialektoj kaj gramatike referencas al parol-stilaj modernaj verkoj.

 

    Fakulo, kiu ĉeestis la kunvenon, diris ke la disvastigo de la norma ĉina ne celas malaperigi dialektojn, sed forigi barojn kreatajn por la diferencoj de dialektoj por la utilo de glata socia komunikado.

 

    Iama ligo kun Esperanto

 

    La Ŝtata Komisiono pri Lingvaj Aferoj estas ŝtata instanco nuntempe sub la Ministerio pri Edukado kaj okupiĝas pri la normigo de la ĉina lingvo. Fondita en 1954, siatempe ĝi nomiĝis la Ŝtata Komisiono pri Reformado de la Ĉina Skriba.

 

    Pro la historia ligo inter la latiniga movado kaj Esperanto-movado en Ĉinio, konata esperantisto Ye Laishi (Ĵelezo, 1911-1994) okupis gavajn postenojn de tiu ĉi komisiono, kiel ĝenerala sekretario aŭ vicestro, dum multaj jaroj.

 


Ye Laishi

 

    En la komenca periodo unu el la plej gravaj laboroj de la komisiono estis antaŭenigi la latinigon de la ĉina lingvo por helpi alfabetigon de la ĉinoj. Sed pro ŝanĝiĝo de la sociaj cirkonstancoj, i.a. sukceso de alfabetigo, en 1985 oni ŝanĝis la nomon de la komisiono al la nuna. Nun ĝiaj ĉefaj taskoj estas normigi la ĉinan parole kaj skribe kaj disvastigi la norman ĉinan en Ĉinio.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments