El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Utilaj moskitoj" por kontraŭbatali dengon

| 2014-09-26
Bookmark and Share


Sciencistoj liberigos moskitojn.

 


Moskitoj liberigitaj

 

    La 24an de septembro la Brita Brodkasta Kompanio raportis, ke en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, preskaŭ 10 mil moskitoj infektitaj de bakterio Wolbachia estis ĵus liberigitaj por bridi la disvastiĝon de la viruso dengo. La eksperimento komenciĝis en la jaro 2012. Krom Brazilo, disvolviĝis la eksperimento ankaŭ en Aŭstralio, Vjetnamio kaj Indonezio.

 

    La eksperimento estis iniciatita de la brazila ŝtata laboratorio Fiocruz. Moskitoj kun la bakterio Wolbachia rapide reproduktiĝis. Ili fariĝos la ĉefa parto de moskitoj por redukti la disvastiĝon de dengo portita de moskitoj. Ene de kvar monatoj la moskitoj estos are liberigitaj, kaj la unua loko por la liberigo estis en Tubiacanga, norda Rio-de-Ĵanejro.

 

    La bakterio Wolbachia povas bloki reproduktadon de la viruso dengo en la moskito-korpo, kaj ne estis kontaĝita al homoj. La programo plivastigos sian amplekson, kaj ĝia rezulto estos prijuĝita en la jaro 2016.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments