Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

Fermiĝis pli-ol-100-jara publika banejo en Pekino

| 2014-09-28
Bookmark and Share


Banejo Xinyuan

 


Agrable kune trempi sin en varma akvo

 

    La 20-an de septembro fermiĝis la Publika Banejo Xinyuan kun pli-ol-100-jara historio. Ĝi estis unu el la plej malnovaj publikaj banejoj en Pekino.

 

    La direktoro de la banejo klarigis, ke la altiĝantaj kostoj de akvo, elektro kaj gaso devigis lin fari tiun decidon. La ĝisnuna banejo transformiĝos en malgrandan gastejon.

 

    La banejo estis fondita en la lastaj jardekoj de la dinastio Qing (1875-1909). Fondis ĝin Li Fuqing, duonfilo de influhava eŭnuko Li Lianyin. Siatempe la banejo fariĝis vaste konata pro tio, ke gravaj politikistoj kaj komercistoj ŝatis viziti ĝin. En 1959 ĝi fariĝis entrepreno duone ŝtata, duone privata, kaj restis tia ĝis nun.

 

    Parto de la ĉiutaga vivo

 

   Multaj maljunaj pekinanoj ŝatas viziti publikan banejon kun amikoj. Tie ili ne nur banas sin, sed ricevas masaĝon, babilas trinkante teon aŭ ludas ĉinan ŝakon.

 

    Por tiuj maljunuloj, kiuj loĝas proksime de la Banejo Xinyuan, la vizito al ĝi fariĝis nemankigebla parto de ilia ĉiutaga vivo. Ankaŭ iuj eksterlandanoj vizitis la banejon por sperti la tradician kulturon de malnova Pekino.

 

    Tamen dum la lastaj jaroj la nombro de vizitantoj al la banejo ŝrumpiĝis. Lastatempe vizitis ĝin ĉiutage maksimume 80-90, minimume 30 personoj .

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments