El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Folklora popolkanto: Mi volas

| 2014-09-28
Bookmark and Share

 

Mi volas

 

Mi volas kun vi amikiĝi

 

Kunvivi, neniam disiĝi,

 

Ĝis monto solviĝos je cindro.

 

Sekiĝos la akv' en rivero,

 

Fulmtondros rulbrue en vintro,

 

Kaj falas la neĝ' en somero,

 

Kuniĝos ĉielo kun ter':

 

Nur tiam finiĝos por ni la afer'.

 

0=0/ -0/ -0/ =0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/0=

 

0=0/ 0=0/ 9-9/ 0=

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. S. J. Zee)

 

    Dum Han-dinastio (206 a.K. ~ 220 p.K.) en Ĉinio estis ŝtata institucio nomata Yuefu, kies funkcio estis kolekti kaj konservi poemojn. Laŭ esploro Yuefu estis fondita ne malpli frue ol en 193 a.K.

 

    Poemoj konservataj de Yuefu dividiĝis en du kalegorioj: La unua grupo estis tekstoj de kantoj uzitaj en kulto, iom simila al la parto "Odo" en La Libro de Poezio. La alia grupo kolektis popolkantojn de anonimaj aŭtoroj.

 

    La poemo Mi volas estis el la grupo de folkloraj popolkantoj konservitaj en Yuefu de Han-dinastio. Tio estis amkanto: ĵuro de la protagonistino pri sia fidela amo:

 

    La unuaj tri versoj komenciĝis abrupte neordinaraj. La knabino donis ĵuron per sinceraj vortoj al la ĉielo.

 

    Ekde la "monto solviĝos" nia protagonistino unuspire donis kvin eventojn, kiuj neniel povus okazi por esprimi sian neniam ŝanĝeblan amon, kun profunda sento kaj mirinda fantazio. S-ro Wang Xianqian, klerulo en Qing-dinastio, tiel komentis:"La kvin eventoj ĉiuj estas neniel okazeblaj, do mia decidemo ne disiĝi de vi estas tre klara."

 

    La tuta poemo versis pri amo sen superfluaj ornamoj, la kontinua vicigo de la kvin hipotezoj donis kaj ardan amon kaj la ofendiĝon subprematan dum longa tempo. Tio plene esprimis la ribeleman karakteron de la knabino, kiu ne volas toleri katenadon de etiketo kaj aspiras al pli feliĉa vivo. Dank' al tiel senkompare arda maniero esprimi sian amon tiu ĉi poemo estis rigardata tre eminenta versaĵo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments