El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo: Dank' al babilo bonza

| 2014-09-28
Bookmark and Share

 

Bai Ting (1248~1328)

 

    Dank' al babilo bonza

 

    En feria tago s-ro Mo Zishan ekskursis al monto kaj venis al templo, kie la pejzaĝo estis sufiĉe pitoreska. Li do recitis la verskvaron de Tang-dinastio por verŝi pri sia ĝojo:

 

Tuttage preman mi vertiĝon sentas.

 

Je printempfino, monton mi ascendas.

 

Dank' al babilo bonza en la templo,

 

Duontaga libero min atendas.

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

 

-0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

 

    (0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Tamen, vidinte la abaton, s-ro Mo Zishan trovis lin nur filistra bonzo. Interparolo ne plaĉis. S-ro Mo Zishan foje-refoje volis foriri. Sed la abato insiste restigis lin tagmanĝi, fakte por ke s-ro Mo Zishan almozdonu monoferon. La longtempa restado multe ĝenis s-ron Mo Zishan. Li do petis skribilojn kaj verkis la supran poemon, kun ŝanĝita vico de versoj, sur la muron:

 

Duontaga libero min atendas.

 

Je printempfino, monton mi ascendas.

 

Dank' al babilo bonza en la templo,

 

Tuttage preman mi vertiĝon sentas.

 

-0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Guozhu el la Kvieta Parolo)

 

    Ĉi-foje ni konigas al karaj legantoj du poemojn. Aŭtoro de la unua poemo estis Li She (ĉ. 806), la poeto en Tang-dinastio. La aŭtoro de la dua (humura) poemo estis s-ro Mo Zishan, klerulo en Yuan-dinastio (1206~1368). La vortoj en la du poemoj estis tute samaj. Tamen la vicordo de versoj estis intence ŝanĝita. Pro tia intenca vicordoŝanĝo de versoj la enhavo de la du poemoj fariĝis tute malsama. La unua poemo laŭdis la erudan bonzon, dum la dua poemo mokis la filistran bonzon. Tiu ĉi epizodo devenis el La Kvieta Parolo verkita de Bai Ting (1248~1328).

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments