El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio subtenas packonservan aferon

| 2014-09-28
Bookmark and Share


Wang Yi (en la unua vico), paŝas al la kunvenejo de UN

 


Ĉinaj packonservanto

 

    La 26-an de septembro Wang Yi, eksterafera ministro de Ĉinio, ĉeestis al la altklasa kunveno pri packonserva afero de UN kaj faris parolon. Li diris, ke Ĉinio estas persista subtenanto kaj aktiva partoprenanto de packonservaj aferoj.

 

    Wang Yi diris, ke Ĉinio, kiel disvolviĝanta lando, jam eniĝis en la 6-a vico inter la UN-aj membrolandoj kiuj faras pagon por la packonservado, tia ŝarĝo estas la unua en la disvolviĝantaj landoj. Ankaŭ Ĉinio estas la lando kiu sendis plej multajn packonservantojn inter la 5 konstantaj membroj de la Konsilio de Sekureco (KS) de UN. Ĝis nun, Ĉinio sume sendis pli ol 25 mil homfojojn da packonservantoj al la agado de UN, pli ol 2.1 mil ĉinaj packonservantoj gardas la pacon en regionoj suferantaj de konfliktoj.

 

    Li emfazis, ke en la estonteco Ĉinio daŭre subtenos kaj pli vaste partoprenos en la packonservaj agoj de UN. Ĉinio aldonos 700-homojn da infanteria bataliono al la misio de UN kiu nun restas en Sud-Sudano, por Ĉinio tio estas la unua fojo sendi infanterian trupon por packonserva afero de UN. Gardi la pacon estas ne nur la ĉiama promeso de Ĉinio, sed ankaŭ la misio senĉese akcelata de la lando. La disvolviĝo de Ĉinio estas fortigo de la paca povo, la prosperiĝanta Ĉinio faros pli pozitivan kaj gravan kontribuon al la monda paco.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments