El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo: Kvarverso en somera tago

| 2014-09-28
Bookmark and Share

 

    Li Qingzhao (1084~1155)

 

Kvarverso en somera tago

 

Vivu, kiel heroo eminenta,

 

Mortu, restante la fantom' talenta!

 

Ĉiam admiras mi al Xiang Yu*, kiu

 

Ne retroiris al la orienta.

 

=0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

    (0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    (Trad. Shi Chengtai)

 

    * Xiang Yu(232 a.K.~202 a.K.):gvidanto de ribeluloj je la fino de Qin-dinastio (221 a.K.~206 a.K.). Lia armeo ekstermis la ĉefforton de Qin-dinastio. Xiang Yu titolis sin la ĉefreĝo de la Okcidenta Ĉu-regno kaj konkuris la regpotencon de Ĉinio kun Liu Bang. Poste Xiang Yu malvenkis kaj sin mortigis en Wujiang ( en la nuna He-gubernio de Anhui-provinco).

 

    Li Qingzhao (1084~1155),memtitolita kiel Emerita Klerulo Yi'an,estis lokano de Zhangqiu de Qizhou (en nuna Jinan de Shandong-provinco). Stilo de ŝiaj fruaj versaĵoj karakteriĝis ĉarme delikata. Poste pro ruiniĝo de la regno kaj familio ŝi rifuĝis al la Suda Ĉinio, kaj ŝiaj ci-oj transformiĝis amaraj, dum poemoj legiĝis indigne patosaj.

 

    Tiu ĉi poemo komenciĝis per potenca voĉo. La unuaj du versoj skribis pri la sinteno kiel vivi indan vivon: vivante kiel heroo eminenta inter homoj faru meritojn por regno; mortante kiel bravulo inter fantomoj oferu sian vivon por patrolando. Tio montris neflekseblan batalemon de eminentulo.

 

    Sed la regantoj de la Suda Song-dinastio ignoris la vivon aŭ morton de popolanoj, ili forlasis la vastan teritorion en la Meza Ĉinio kaj mem fuĝis al la Suda Ĉinio por konservi sian vivon. Pretervole la poetino ekmemoris la heroan ĉefreĝon Xiang Yu (232 a.K.~202 a.K.), kiu preferas heroan morton ol kapitulacan submetiĝon.

 

    Uzante antikvan aferon por satiri nunon, la aŭtorino per laŭdo al Xiang Yu forte kritikis la fiagojn de la regantoj de la Suda Song-dinastio kaj esprimis sian patriotan amon al patrolando.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments