El Popola Ĉinio>头条新闻>

Deka datreveno de Konfucea Instituto

| 2014-09-28
Bookmark and Share


Agado pri la mara itinero de la Silka Vojo kunokazigita de 12 tajlandaj konfuceaj institutoj

 

    La 27an de septembro en Pekino startis la unua tutmonda tago de Konfucea Instituto por celebri la dekan datrevenon de sia stariĝo. Ĉinaj prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang respektive sendis gratulleterojn al la celebro.

 

    Tiutage en preskaŭ 1 200 konfuceaj institutoj kaj konfuceaj klasĉambroj el 123 landoj kaj regionoj en la tuta mondo samtempe okazis entute pli ol 3 000 agadoj, ekzemple publikaj lecionoj pri la ĉina lingvo, ekspozicio pri ĉinaj lernolibroj, konkuroj de kaligrafaĵoj, deklamo de poemoj, projekciado de ĉinaj filmoj, artaj prezentoj de lernantoj kaj similaj aktivecoj por sperti la ĉinlingvan kulturon.

 

    En la jaro 2004 estis subskribita la interkonsento pri starigo de la unua Konfucea Instituto en Uzbekio, kaj ĝis nun troviĝas tutmonde 465 konfuceaj institutoj kaj 713 konfuceaj klasĉambroj en elementaj kaj mezaj lernejoj en 123 landoj kaj regionoj kun miliono da registritaj membroj. En la pasintaj dek jaroj rapide disvolviĝis la konfuceaj institutoj, kaj ili jam fariĝis gravaj platformoj por disvastigi la ĉinlingvan kulturon kaj akceli la interŝanĝon de ĉina kaj alilandaj kulturoj.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments