El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Novtipa Urbanizo>

Estis oficiale fondita la urbo Horgos en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono

| 2014-09-28
Bookmark and Share


La urbo Horgos

 

    La 26-an de septembro estis oficiale fondita la urbo Horgos en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. La haveno Horgos kun 100-jara historio ĉe la landlimo de Ĉinio fariĝis la plej juna urbo laŭ la ekonomia zono de la Silka Vojo.

 

    Laŭ plano la urbo Horgos penados por fari sin internacia transport-haveno, internacia financ-haveno, internacia flughaveno, internacia inform-haveno kaj internacia turismejo. Ĝi rapidigos antaŭenpuŝon de la provo de la afero pri Translanda Renminbi kaj starigon de la demonstra zono pri Apudborda Financo kaj rapidogos realigon de tio, ke ĉinoj povas senvize vojaĝi al Kazaĥio por 1-7 tagoj.

 

    Horgos sidas en la okcidenta ekstremo de la Nova Eŭrop-azia Ponto en Ĉinio. Sekve de la ekfunkciiĝo de la ekspresa aŭtovojo inter Lianyungang, Jiangsu-provinco en sudorienta parto de Ĉinio kaj Huocheng, Xinjiang en nordokcidenta parto de la lando, ekfunkciiĝo de fervojoj, konstruado de la flughaveno en Yining, Xinjiang, kaj ekfunkciiĝo de la natur-gasa dukto, Horgos fariĝis internacia trafika centro kaj havas bonan bazon por fari eksterajn interŝanĝojn pri ekonomio kaj komerco kaj bonajn kondiĉojn por disvolvi trafikon kaj transportadon.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+