El Popola Ĉinio>头条新闻>

Erupciis la vulkana monto Ontake en meza Japanio

| 2014-09-29
Bookmark and Share


La monto Ontake en erupcio

 


Montgrimpantoj forirantaj de la monto

 

    Tagmeze de la 27-a de septembro laŭ la loka tempo subite erupciis la monto Ontake en meza Japanio. Post tio vulkana cindro tuj envolvis la monton kaj grandaj ŝtonoj falis de ĝi. Kiam okazis la erupcio, ĉe la vulkano estis pli ol 250 turistoj.

 

    Laŭ raporto de iu japana amaskomunikilo, post okazo de la erupcio plej parto de montgrimpantoj sekure foriris krom 40 homoj, kiuj estis restigitaj senhelpe en la hotelo sur la monto.

 

    Japana polico diris, ke ĝis vespero de la 27-a de septembro la erupcio kaŭzis seriozan vundiĝon al 12 homoj. Krome estis kovritaj de vulkana cindro 7 homoj, el kiuj unu estis elsavita kaj la aliaj ne estas trovitaj.

 

    La monto Ontake sidanta inter la japanaj gubernioj Nagano kaj Gifu havas la altitudon de 3 067 metroj. La lasta granda erupcio de la monto okazis en la jaro 1979. Dum tiu ĉi erupcio la monto ellasis vulkanan cindron je pli ol 200 tunoj. Poste ĝi du-foje erupciis malgrand-skale en la jaroj 1991 kaj 2007.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments