El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Vegana restoracio en Tokio nomas sin per Esperanto

| 2014-09-29
Bookmark and Share


Ekstera aspekto de Vespera (Fotoj de Aleksandra Watanuki)

 


Ankaŭ tasoj surhavas verdan stelon kaj esperantan vorton.

 

    Lastatempe en Koenji, kvartalo karakterizata per sia junulara subkulturo ene de la japana ĉefurbo Tokio, ekfunkciis vegana (t.e vegetala, rifuzanta ĉian nutraĵon animaldevenan) restoracio kun esperanta nomo: Vespera.

 

    La posedanto ankoraŭ ne parolas la lingvon, sed li sentas sin allogata de la ideoj de Esperanto. Tial li nomis sian restoracion per esperanta vorto kaj uzas verdan stelon kiel ĝian simbolon.

 

    La posedanto volonte konsentis, kiam Aleksandra Watanuki, pola esperantistino loĝanta en Tokio, vizitis la restoracion kaj petis lin meti informilojn pri Esperanto tuj apud la kaso.

 

    Aleksandra Watanuki diras: "La restoracio estas agrabla, la pladoj bongustaj, la posedanto juna kaj simpatia. Kial ne subteni lian restoracion? Ni vizitu ĝin kaj ĉiam menciu al li, ke ni eksciis pri lia loko pere de Esperanto. Se tiel, li pli kaj pli emos reklami Esperanton kaj eble ankaŭ mem eklernos la lingvon!"

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments