El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Lingvo.info proksimiĝas al lanĉo

| 2014-09-29
Bookmark and Share

    Eŭropo multe strebas konservi diversecon kaj unikecon de lingvoj. Ĉi-aŭtune aperos en 17 lingvoj nova ilo por atingi tiun celon, la retpaĝaro lingvo.info. Ĉi tiu retejo iĝos unu el la plej modernaj kaj amuzaj retaj iloj por subteni plurlingvismon en la Interreto; ĝi celas oferti informojn pri ĉiaj lingvaj temoj kaj instigi emon lerni lingvojn.

 

    La moto de EU estas "Unuiĝintaj en diverseco", kaj tiu diverseco estas nenie pli evidenta, ol en la multaj lingvoj, kiujn ni parolas. Sed plej multaj el ni ne bone konas eĉ la lingvojn de la najbaroj, por diri nenion pri la lingvoj, kiujn parolas homoj en la alia flanko de nia kontinento. Kaj kio pri demandoj kiel "Kial la germana lingvo havas tiom da longaj vortoj?" aŭ "Kial italaj kantoj sonas tiel bele?"

 

    La respondo al la unua demando nomiĝas vortfarado kaj ebligas krei vortojn kiel la faman Donaudampfschiffahrtselektrizitätenhauptbetriebswerkbauunterbeamtengesellschaft. La respondo al la dua demando estas pli simple elparolebla: verŝajne pro tio, ke estas tiom da vokaloj en la itala.

 

    "La eŭropa lingva heredaĵo estas vera trezoro. Estas multaj interesaj lingvaj fenomenoj, kiuj ekzistas unu apud la alia. Ekzemple, la slovaka lingvo distingas tri genrojn, dum la najbara hungara tute ne havas genrojn! Ĝuste tiun diversecon ni strebis kapti en nia retejo kaj igi komprenebla por laŭeble plej larĝa publiko", diras Maja Tišljar, kunordiganto de la projekto lingvo.info, kies beta versio de la senpaga prilingva retejo jam estas alirebla.

 

    "Per tiu projekto ni ŝatus kontribui al konservado de la eŭropa lingva diverseco kaj montri al la eŭropanoj, precipe al la junuloj, ke lingvoj ne nur estas iloj por atingi celon, kio ili kompreneble ankaŭ estas, sed ke ili estas ankaŭ fascinaj, amuzaj kaj indaj celoj per si mem."

 

    Lingvistoj el tuta Eŭropo unuigis siajn fortojn en la projekto lingvo.info por produkti diversan kaj modernan ilon por interesiĝantoj pri lingvoj. La retejo jam estas disponebla en 17 lingvoj kaj la kreintoj planas aldoni pliajn lingvojn poste. La uzantoj povas tralegi Lingvopedion, kie ili trovos priskribojn de eŭropaj lingvoj, aŭ povas konatiĝi kun bazoj de lingvoscienco en la parto Babilono. "Lingvopolis" ofertas ligilojn al pli detalaj lingvaj priskriboj kaj lerniloj. La pli junaj uzantoj ĉefe interesiĝos pri la interaga lingva ludo "Lingvomania", ankoraŭ kreata por prifesti lingvan diversecon kaj veki intereson al plua malkovrado de la mondo de lingvoj.

 

    Laŭ la kreintoj de la projekto, unu el la plej gravaj ecoj de lingvo.info estas, ke ĝi estos disponebla en multaj EU-lingvoj, tiel solvante la problemon de manko de prilingvaj informoj en malpli uzataj eŭropaj lingvoj en la Interreto.

 

    "Nia sperto sugestas, ke estas malfacile trovi kvalitajn kaj fidindajn informojn en la Interreto pri aliaj EU-lingvoj en nia propra lingvo kaj aliaj malgrandaj EU-lingvoj. Tio ne nur limigas homojn kun nesufiĉa kapablo en fremdaj lingvoj pligrandigi siajn sciojn kaj komprenon, sed ankaŭ kreas obstaklojn kontraŭ lingva kaj kultura diverseco. Lingvo.info estas grava paŝo por solvi ĉi tiun problemon", diras Maja Cimerman Sitar, redaktorino de la paĝaro kaj estrino de la Asocio por Eŭropa Konscio, kiu estas slovena partnero de la projekto.

 

    Lingvo.info estas financata de la Eŭropa Komisiono kaj kunigas 9 partnerojn el 7 landoj. La partneroj laborantaj pri la projektoj ĉiuj havas ampleksan sperton en diversaj lingvaj agadoj en siaj landoj: Germanio, Belgio, Slovakio, Pollando, Danio, Slovenio kaj Litovio. Tia interkultura partnereco ebligas taksi la enhavon de la retejo laŭ diversaj perspektivoj kaj kulturaj fonoj, kaj tiel certigas, ke ĝi estos liverita en plej taŭga maniero por ĉiu lando.

 

    La projekto lingvo.info celas doni informojn pri lingvoj kaj subteni plurlingvismon en la Interreto. La fina produkto de la projekto estos multlingva retejo, kiu lanĉiĝos fine de la jaro 2014. La retejo lingvo.info estos moderna, interaga kaj interesa reta ilo por instigi eŭropanojn lerni lingvojn, provizi utilajn materialojn por instruistoj, subteni ekzistantajn retajn kursojn kaj montri, kiel interesaj kaj amuzaj lingvoj povas esti.

 

(Gazetara komuniko de EEU)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments