El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

En rumana televido Esperanto iĝis ĉeftemo

| 2014-09-29
Bookmark and Share


Sceno el la televida programero

 

    Je 8:30 sabate vespere, la 27-an de septembro. Salonpleno da homoj rigardas projekcian ekranon. Komenciĝas la kutima kaj konata raportaĵa programero en la ĉefa televida kanalo de Rumanio: TVR1. Ĉiufoje la 20-minuta programero prezentas nur unu temon. En tiu tago la temo estis Esperanto. La kanalo kaj la programero estas spektataj en ĉiu urbo kaj en ĉiu vilaĝo de la lando; tiom ampleksa diskonigo per amaskomunikilo estas unika kaj unuafoja en la historio de la rumana movado.

 

    La tuto fontis el postsekvoj de la OSIEK-konferenco en Braŝovo julie, iel la televidista teamo mem decidis trakti Esperanton kaj kontaktis s-inon Rodica Todor, kiu donis pliajn kontaktojn; baldaŭ la teamo ricevis buntan dosieron da faktoj, argumentoj, kontakt-personoj kaj svarmo da retej-adresoj. La filma kaj munta procezo daŭris ĉ. du semajnojn. Aldone al vivaj intervjuoj kun deko da rumanoj – la plej konataj el ili estis gimanzia profesoro Mihai Trifoi, la prezidanto de la Esperanto-Asocio de Rumanio, kaj Rodica Todor, la prezidantino de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. Plie okazis skajpaj intervjuoj kun s-roj Seán Ó' Riain el Irlando (pri la kostoj de interpretado en internaciaj konferencoj) kaj Ionel Oneţ el Nederlando (pri la lernofaciligaj kvalitoj de Esperanto).

 

    Tono esence pozitiva

 

    La raporto estis profesinivele kunmetita, traktis koncize multajn terenojn kaj entiris amason da konvinkaj materialoj el la reto kaj aliaj: i.a. fragmentoj el esperantlingvaj video-raporto de El Popola Ĉinio kaj disaŭdigo de la Ĉina Radio Internacia), klas-interŝanĝoj, Esperanto-parolanta infaneto kaj multo pli. La tono de la raporto estis esence pozitiva, emfazanta la kulturajn valorojn, kiujn la lingvo malŝlosas. La juna prezentanto, Lucian Pîrvoiu dum la intervjuoj ekaŭdis la lingvon kaj konstatis ĝian funkciadon, interalie inter anoj de la braŝova klubo 'Amikeco'. Kun iom da preparaj helpoj li finis la programeron per kelkaj frazoj en tute akceptebla Esperanto. La raporto estis registrita, kaj estas rigardebla ĉe:

http://stiri.tvr.ro/vorbiti-esperanto--intre-ciudatenie-lingvistica-si-sistem-international-de-comunicare_50604.html

 

    La jam menciita salonpleno da spektantoj rigardintaj la raportaĵon estis kunvenintoj en Răscruci, apud Cluj-Napoca por la ĉiujara simpozio de la rumana Landa Asocio. Tuj post la elsendo poŝtelefonoj koruse sonis, ĉirpis kaj blekis – alportantaj gratulojn al ĉiu koncernito. La bonetosa simpozio traktis multajn temojn; nelaste, kion oni faru efike posttrakti la interesiĝon de intervjuo kiel tiu ĵus vidita.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

(Raporto sendita de Stefan MacGill,

perita de Trezoro Huang Yinbao)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments