El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo skribita sur templomuro

| 2014-09-30
Bookmark and Share

 

    Su Shi(1037~1101)

 

    Poemo skribita sur templomuro

 

Vidate flanke l' mont' serpentas, fronte—pint' ostentas,

 

Varie en proksim' kaj disto l' montoj sin prezentas.

 

L' aspekton veran de Lushan mi vane provas koni,

 

Ĉar ĉirkaŭ mi ja montpejzaĝ' parade sin etendas.

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ 0-0/ 0=0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Laŭlum)

 

    Su Shi(1037~1101)estis ĉina literaturisto, kaligrafo kaj pentristo en la Norda Song-dinastio. Li havis adoltiĝan nomon Su Zizhan kaj memtitolon Emerita Klerulo Dongpo. Su Shi estis lokano de Meishan (en nuna Sichuan-provinco). Li havis neglatan karieron de kortegano, grandan erudicion en poezio, verkado, kaligrafio kaj pentroarto. El liaj Plena Verkaro de Su Shi kaj Poemaro de Su Shi apenaŭ nun legiĝas esperantigoj.

 

    En la 7-a jaro de Yuanfeng-erao(1084 p.K.),Su Shi vojaĝis sur Lushan-monto pli ol 10 tagojn kaj verkis nemalmulte da poemoj. Tiu ĉi poemo estis surskribita sur muro de Xilin-templo. Ĝi estis poemo kaj pejzaĝa kaj filozofia.

 

    La unuaj du versoj skribis pri pejzaĝo, kiun la poeto vidis dum vojaĝo: Pejzaĝo de Lushan estas milforma kaj multfaca, malsama vidate de kiu ajn angulo. La versduo vivece resumis la ĉarmajn pejzaĝojn de Lushan, kiuj ŝanĝiĝas variaj je ĉiu via paŝo.

 

    La sekvaj du versoj rezonis filozofie per la pejzaĝoj. Kial oni ne povas koni ĝian veran aspekton? Ĉar vi, la rigardanto, mem troviĝas en Lushan, via rigardo estas barata de la montpintoj. Vi vidas nur erojn de Lushan: montpinton, kreston aŭ valon. Via rigardo estas limigita de unuflankeco.

 

    Kiel vi rigardas dum vojaĝo al monto, tiel vi rigardas ankaŭ al aliaj objektoj en la mondo. Por koni la veran kaj kompletan aspekton de afero, oni devas liberigi sin de la limigo de malvasta vidkampo kaj subjektiva antaŭjuĝo.

 

    La poeto rakontis al ni sian propran percepton firme ligantan kun la vojaĝo al monto. Helpe de la figuro de Lushan li konigis al ni per facile kompreneblaj vortoj pri filozofia rezono, tial la poemo legiĝis intime natura. Nun la "vera aspekto de Lushan" jam fariĝis idiomaĵo ofte uzata de ĉinoj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments