El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo: "Kanto pri pasero en kampo"

| 2014-09-30
Bookmark and Share

 

    Cao Zhi (192 ~ 232)

 

"Kanto pri pasero en kampo"

 

Fajfanta vento taŭzas altajn arbojn,

 

Kaj ondojn ĉiam levas vasta maro:

 

Se akra spad' ne estas en la mano,

 

Helpon atentas vane amikaro.

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

 

Jen heĝ-pasero, nizon ekvidante,

 

Malvole ĵetas sin en birdoreton.

 

La birdkaptisto ĝojas pri l' kaptaĵo,

 

Sed juna hom' kompatas la birdeton,

 

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

Eltiras spadon kaj la reton frapas.

 

Tuj la pasero el la ret' eskapas.

 

Ĝi flugas rekte en ĉiel-lazuron,

 

Kaj redescendas danki la junulon.

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. S. J. Zee)

 

    Cao Zhi(192~232), kun adoltiĝa nomo Cao Zijian, estis lokano de Qiao en Peiguo-prefektujo (en nuna urbo Bozhou, Anhui-provinco). Cao Zhi estis filo de Cao Cao (155~220) kaj junfrato de Cao Pi (187~226). Cao Zhi estis la plej fama verkisto en Jian'an-erao (196~220). Cao Zhi montris sin talenta ekde sia infanaĝo kaj ĝuis favoron de sia patro. Pro tio lia pliaĝa frato Cao Pi havis fortan ĵaluzon kontraŭ li. En la 25-a jaro de Jian'an-erao (220) Cao Pi heredis la rangon de Princo Wei, post nelonge li eĉ uzurpe surtroniĝis kiel imperiestro. Post kiam Cao Pi surtroniĝis, ĉiuj, kiuj havis intiman rilaton kun Cao Zhi, senescepte suferis persekutadon.

 

    La poemo ja skribis pri tia sento de malĝojo kaj indigno. Per la metaforo, ke la pasero ĵetis sin al birdoreto, nia poeto versis pri la indigno de sia senkapablo por savi siajn amikojn el sufero, kaj li kreis figuron de juna kavalira savanto.

 

    La unua strofo konsistis el la unuaj kvar versoj. Per malbona medio de naturo la poeto simbolis la politikan veteron de reala mondo. Tio malklare respegulis la danĝeran situacion en Kortego kaj la malĝojajn timon kaj indignon en sia koro pro la politika malsukceso.

 

    La dua strofo konsistis el la sekvaj ok versoj. La poeto verkis fablon pri pasero, kiu sin ĵetis al birdoreto. Li volis diri sian penson: homo sen potenco ne amikiĝu por eviti kompromitan persekuton al amikoj. Pasero ja estas senforta birdo, kun etikedo “heĝa” oni povas facile scii, ke ĝi tute ne havas ambicion sturmi ĉielen; Kion ĝi sopiras? Nur sin-amuzon inter heĝoj. Tamen , oni eĉ ne volis toleri tian birdon sen malutilo al homoj aŭ objektoj kaj nepre volis persekuti ĝin. Ho, kiom feroca estis la nizo! Kiom kompatinda estis la pasero! Kiom malnoble kruela estis la kaptanto! Kvankam kun nenia vorto malkaŝe laŭda aŭ mallaŭda, tamen ni jam povas koni la korinklinon de la aŭtoro el la rakonto. Ni povas facile trovi la malamon kontraŭ potenctenanto kaj simpation al senfortulo de la aŭtoro inter la versoj. La tuta poemo legiĝas atike, frape kun sentebla bravo kaj agemo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments