Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

La aparta Festo

| 2014-10-08
Bookmark and Share

 

    Ĉi-jare la tradicia muzika festivalo FESTO revenis al la sudo de Francio (Okcitanio) en Pont de Barret. La kadro estis belega, en arbara farmobieno transformita je skoltejo. La scenejo estis subĉiela kun la suno kaj steloj kiel plafono, centre de natura amfiteatro, kio ebligis havi bonajn sonon kaj vidon. FESTO estis aparta, ĉar restis neniu el la malnova organiza teamo, kaj la organizado ŝuldiĝas al la persista laboro de du aŭ tri personoj. Ankaŭ la arta programo estis aparta, pro veno de kelkaj artistoj kiuj malofte prezentas sin en Esperantio.

 

    La 17an de aŭgusto, dimanĉe, post bonvenigo de la ĉefa kunordigantino Celine Bernard, la programo malfermiĝis per mallonga koncerto de ĴeLe. Sekve surscenejiĝis la repisto Platano kun Melono, kiu DĴ-umis kaj por unu repaĵo pianludis. La vespero finiĝis kun Zhou-Mack Mafuila, kiu unue koncertis laŭ la muziko de sia disko Originoj kaj poste prenis gitaron kaj sin akompanis por siaj kantoj en la lingala, franca kaj Esperanto.

 

 

    Lunde koncertis Patric per okcitana repertuaro el sia Esperanta albumo Okcitanio, akompanis lin lia gitaristo Steve. Poste la loka bando Faranume fajrigis la scenejon kaj la publikon per festeca ciganeca, balkaneca kaj mediteranea muziko en la lingvoj cigana, itala, hispana kaj aliaj. La publiko kaj la bandanoj tiom entuziasmiĝis, ke pro la pluvego la koncerto daŭris en la dancejo freneze ĝis la 2a nokte.

 

 

    Marde pro sankialoj la trupon Flankenpaŝo anstataŭis Inicialoj dc kun nekutime trankvila kaj akustika pop-stilo. Tiu prezento dolĉigis la etoson kaj preparis ĝin por la koncerto de Jim Petit. Li premiere aperis en Esperanta aranĝo en Francio kaj proponis saporan kaj ŝveban substelan koncerton, miksante nekutimajn sonojn el sledgitaroj, flugante inter mondmuzika kaj progresiva stiloj. Unuafoje li publike ludis sian simfonion, kiu aperos en lia baldaŭa albumo Karma. Petit estas unu el la specialaj artistoj, kiaj Rêverie kaj Ŝanĝo, laŭ la profesia nivelo kun tre ellaborita muziko, kiu instigas la intelekton, la sentojn kaj la emociojn.

 

 

    Notindas, ke FESTO gastigis Grundtvig-trejnseminariom. Dum la tuta mardo Kristin Tytgat trejnis pri la temo "Interkultura komunikado". Merkrede matene Floréal Martorell trejnis pri "Spektaklo-organizado", kaj posttagmeze okazis trejnado pri "Sontekniko" sub la gvido de Melono (Mélaine Desnos), kun praktika parto en la reĝisorejo kaj sur la scenejo. Ĉe la fino de la trejnado ekpluvis, kaj la praktika trejnado transformiĝis je translokado de la sonsistemo kaj lumoj en la dancejon por prepariĝo al la sonprovoj por la vesperaj koncertoj. Tio ankaŭ estis bona praktika ekzercado, ĉar porti kestojn kaj kablojn estas grava parto de la laboro en la teknika organizado de spektakloj.

 

    La pluvo iom ĥaosigis la sonprovojn, sed finfine la teknikistoj kaj muzikistoj elturniĝis, kaj ĝustatempe komenciĝis koncerto de Morice Benin, kiu maloftege kantas en Esperantujo. Benin prezentis repertuaron de siaj kantoj en Esperanto kaj en la franca en tre intima kaj emociplena etoso. Postkoncerte esperantistoj sieĝis lin por akiri liajn diskojn, kiujn Benin aŭtografe dediĉis en la apuda diskoservo de Vinilkosmo, dum prepariĝis la scenejo por Lou Davi en Dub. Tute alistile li kantis laŭ ritmoj de regedobo kaj hiphopo en la okcitana kaj la franca, sed tre amuze ankaŭ en Esperanto kun helpo de la Esperanta publiko, kvazaŭ establiĝus dialoga interŝanĝo inter la artisto kaj la publiko.

 

 

    Ĵaŭde denove belveteris; matene ekis la tria parto de la trejnseminario kun Cyrille Hurstel pri hommastrumado kaj manaĝado de volontulaj teamoj, dum granda parto de la partoprenantaro ekskursis (kiuj ne trejniĝis).

 

    La ĵaŭdan koncertvesperon komencis plena prezento de ĴeLe, kiu konsistas el Ĵenja (gitaro, ukulelo, violono, metalofono, voĉo) kaj Lena (piano, gitaro, voĉo), kaj la gastmuzikisto Kriĉjo (perkutiloj, voĉo). Ili ludis siajn proprajn kanzonojn kaj tradukitajn popolkantojn.

 

 

    Sekve oni transiris al tute alia mondo kun la pola bando Krio de Morto, kiu per blua lumo-fumo malheligis la scenejon kaj metaligis la etoson per vigla kaj potenca sono. En la blumallumo videbliĝis la korpoj kaj vizaĝoj farbitaj per fluoreskaj koloroj de la bandanoj skuiĝantaj laŭ la gitaraj, basaj kaj drummaŝinaj pezegaj ritmobatoj kvazaŭ frapegoj. Post la unua metal-hardkora parto Krio de Morto planis daŭrigi en sia nova elektronik-kluba industrimetala stilo, sed pro teknikaj problemoj tio ne eblis, kaj la bando post la unua kanzono, dum la ĉeestantaro ne rimarkis la problemon, ludis kaj reludis siajn kantojn el la albumo Martoria; kelkaj el ili aperos en la Metala Kompilo preparata de Vinilkosmo.

 

 

    Ĉi-jara FESTO estis kvazaŭ kaŝludo kun la suno kaj la pluvo. Por vendredo, la lasta tago, oni prognozis pluvon, kaj ĉiuj rekunvenis en la dancejo por la internacia vespero: pianoĵaza koncerto de Melono, familia koruso de Jorgos, muzika violonkvizo de Fransoazo Noirot kaj ŝercprogramo de Kevin.

 

    En 2015 FESTO ne okazos, ĉar JEFO kaj EUROKKA laboros en Lille por la 100a UK kaj ties junulara programo. Do la venonta FESTO estos en 2016.

 

Festraportis

Flo!

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/10/festo-3/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments