El Popola Ĉinio>头条新闻>

Zhang Haidi elektita prezidanto de la Internacia Rehabilito

| 2014-10-08
Bookmark and Share


S-ino Zhang Haidi

 

    La 6an de oktobro en la kongreso de la Internacia Rehabilito en Varsovio, Pollando, Zhang Haidi, prezidanto de la Ĉina Handikapita Federacio, estis elektita kiel la nova prezidanto de la Internacia Rehabilito per grandnombraj voĉoj post elekta parolado, voĉdonado kaj aliaj proceduroj.

 

    Ĉiuj flankoj pozitive taksis la elektiĝon de Zhang, kaj atendis la estontecon de la de ŝi gvidata organizo. Ŝia elektiĝo ankaŭ estas aprobo de la internacia komunumo al la ĉinaj handikapitaj aferoj.

 

    Zhang diris post elektiĝo: "Kiel prezidanto de la Ĉina Handikapita Federacio, mi kune kun miaj kolegoj klopodas por ke handikapitoj vivu pli bone. Mi esperas, ke la tuta mondo dividu la ĉinajn spertojn pri la handikapitaj aferoj, kaj pli da handikapitoj precipe tiuj en evoluantaj landoj povu ĝui pli bonajn rehabilitajn servojn."

 

    La Internacia Rehabilito estis fondita en la jaro 1922 en Usono, kun membroj en ĉirkaŭ 100 landoj kaj regionoj, inkluzive de ĉefaj organizoj kaj institucioj en la kampo de handikapitaj rajtoj kaj rehabilito tutmonde. La organizo celas konservi la rajtojn de handikapitoj, akceli kunfandiĝon de handikapitoj, puŝi reciprokajn kunlaborojn pri la aferoj de handikapitoj internacie, regione kaj lande, kaj antaŭenigi elfaron de politikoj kaj leĝoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments