Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Mediprotektado

Reprodukteblaj fueloj utilas al la sekureco de energio en Ĉinio

| 2014-10-08
Bookmark and Share

de John A. Mathews kaj Tan Hao*

 

    En decembro de 2014, reprezentantoj el multaj landoj kolektiĝos en Limo, ĉefurbo de Peruo, por nova konferenco prepare la Parizan Kongreson en la jaro 2015. En la konferenco oni diskutos pri la sekureco de energio, kio havos gravan influon sur la internacia traktado al karbon-ellaso de la Klimat-ŝanĝa Konvencio frame de UN. Nuntempe la konferenca temo restas pri la memvola malpliigo de karbon-ellaso kaj malmulte tuŝas disvolvon de la reprodukteblaj fueloj, tre utilaj al rapida malpliigo de karbon-ellaso.

 

    Nun la disvolviĝo de reprodukteblaj fueloj de Ĉinio jam multe pli rapidas ol tiu de fosiliaj kaj nukleaj energioj. La produktado kaj uzado de vent- kaj sun-energio kaj ekipaĵoj de intelekta elektra reto estas en la unuaj lokoj de la mondo. En la jaro 2013 la produkto-kvanto de hidroelektro, vent- kaj sun-energio jam superis la totalan elektran produkto-kvanton de Francio kaj tiun de Germanio. De la jaro 2005 la produkto-kvanto de fotovoltaj baterioj jam centobliĝis. La sperto de Ĉinio en la rilata kampo, kredeble, jam atestis, ke povas progresi paralele la industriigo kaj la malpliigo de karbon-ellaso.

 

    Fakte, pluraj landoj ankoraŭ ne plenumis la postulojn difinitajn en la Kiota Protokolo rilate malpliigon de karbon-ellaso. Nuntempe restis malrapida la disvolviĝo de produktado de reprodukteblaj fueloj en la tuta mondo.

 

    Disvolviĝo de reprodukteblaj fueloj en Ĉinio

 

    Nun la jara elektra produkto-kvanto de Ĉinio jam superis 5 000 miliardojn da kWh, je 1 000 miliardoj da kWh pli multe ol tiu de Usono. Kompreneble la industriigo de Ĉinio certe ne devas ripeti la malnovan regulon observitan de la evoluinta Okcidento, kiu ĉefe dependis de la fosiliaj brulaĵoj. De la pasintaj jaroj Ĉinio praktikis la strategion pri etkarbonaj fueloj. En la jaro 2012 Ĉinio investis al hidroelektra, vent-elektra kaj sun-energia konstruado la sumon je 40% pli multe ol tiun en la jaro 2008, dum la investita sumo al la termo-elektra konstruado malleviĝis de duono en la jaro 2008 al kvarono en la jaro 2012.

 

    La totala kapacito de la instalita vent-generatoraro sesobliĝis en la pasintaj 4 jaroj. La totala kapacito de nove instalitaj vent-energia, hidroelektra kaj sun-energia generatoroj jam superis tiun de la nove instalitaj termoelektraj generatoroj. La elektro-kvanto farita per la reprodukteblaj fueloj nun konsistigas 30% de la totala kvanto de Ĉinio. La ĉina registaro deziras, ke en la jaro 2017 la totala kapacito de hidroelektra, vent-energia kaj fotovolva generatoraroj atingos 550 GW, kompare kun tiu en la jaro 2013 la totala kapacito plialtiĝos je 48%. El tio videblas, ke la investita sumo de Ĉinio por reprodukteblaj fueloj estas tre raraj en la tuta mondo.

 

    Samtempe kun tio Ĉinio nun altgradigas la elektran reton kontraŭ la ondado kaj intermitado pro la novaj energioj en la elektra produkto. La ĉina ŝtata elektroreta korporacio investis 9.4 miliardojn da juanoj por la demonstra projekto pri konservado de pejzaĝoj de la lando, tio garantias stabilan enretiĝon de la venta, fotovolta kaj storita elektroj.

 


La demonstra projekto pri konservado de pejzaĝoj de Ĉinio en Zhangbei estas efektivigata.

 

    Progresas la energia sekurigo tra la tuta mondo

 

    Ĉinio sukcesis en solvo de du ŝlosilaj problemoj en la kampo de reprodukteblaj fueloj, t. e. investado kun politikeca gvidado kaj metodoj utilaj por instigi la enlandan merkatan disvolviĝon, inkl. de reguligo de la elektra prezo.

 

    Se Ĉinio atingos la celon difinitan por la 2017 rilate al la taskoj de hidroelektra, vent-elektra kaj sun-energia produkto-kvanto, kiuj egalas al 45% de la importitaj oleo, karbo kaj natura gaso en la jaro 2014. De la jaro 2010 ĝis la jaro 2013 la totala kapacito de la tutmondaj fotovoltaj generatoroj triobliĝis, dum en tiu periodo la fotvoltaj generatoroj 22-obliĝis en Ĉinio.

En la venontaj 20 jaroj la mondo eble efektivigos kompletan ŝanĝiĝon de la produktado de energioj. Ĝi konstruos mondskalan sistemon pri reprodukteblaj fueloj kun la totala kapacito de generatoraroj je 10 bilionoj da bilionoj da vattoj. Por tio oni devas havigi al si 3 milionojn da vent-energiaj generatoraroj, 14 000 sunradi-konverĝigaj ekipaĵoj kaj 12 500 sun-energiaj fotovoltaj elektrejoj. Por tiuj ekipaĵoj estas bezonataj 5 milionoj da kvadrataj kilometroj da tero, kiuj egalas al duobla Kazakstano, tamen oni povas konstrui ilin sur dezertaj lokoj.

 


Fotovolta elektejo en Zhangbei

 

    Reprodukteblaj fueloj kaj internacia komerco

 

    Oni devas kuraĝigi la internacian komercon de reproduktebla elektr-energio. Estas daŭre esplorendaj la programo konduki elektron de norda Afriko al Eŭropo kaj la projekto de orient-azia superklasa elektroreto, kiu ligas Mongolion kun Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko. Unuvorte, la amplekso de la Kiota Protokolo estas tro malvasta kaj ĝi devas esti plue grandigita.

 

    Oni proponis disvolvi la liberan komercadon de la ekipaĵoj de reprodukteblaj fueloj. Tiukampe la Monda Komerca Organizo povas komplentigi la enhavon de la Kiota Protokolo. En la jaro 2012 APEK proponis interkonsenton pri libera komerco de la instalaĵoj de reprodukteblaj fueloj kaj tiu interkonsento povus esti plue diskutata en la Monda Komerca Organizo.

 

    En traktado pri la Kiota Protokolo pluraj landoj donis grandan atenton al kapitalo liverita de la publika financo en klimataj problemoj, kaj malpli da atento al privataj kapitaloj kaj la funkcio de bankoj kun politikaj koloroj. Mi prenu la "verdan obligacion" kiel ekzemplon. La verdaj obligacioj povas redukti la koston por kolekti monon cele rapide pligrandigi la investadon por pliprodukto de reprodukteblaj fueloj. En la pasinta jaro la Import-eksporta banko de Koreio emisiis bilojn kun valoro de 500 milionoj da usonaj dolaroj, kio ĝuste celis kolekti monon por la programoj de verdaj fueloj.

 


Vent-energiaj ekipaĵoj en Zhangbei

 

    Ĉinio nun energie disvolvas produkton de ekipaĵoj de reprodukteblaj fueloj kaj laboras por kresko de tiukampa merkato. Por solvi la problemon pri varmiĝo de la tutmonda klimato, Ĉinio faris pli da kontribuoj ol aliaj landoj. Ĝia granda disvolviĝo de reprodukteblaj fueloj multe mallevis la produkto-koston de tiuj fueloj, tiel ke oni povas plene utiligi hidroenergion, vent- kaj sun-energion en elektroproduktado.

 

el Finanacial Times

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhu Mingyi

 

     - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

    * John A. Mathews estas prof. de la universitato Macquarie kaj Tan Hao -- supera docento de la universitato Newcastle.

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments